Novklasikismo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] historio
novklasikismo, kiel stilo de eŭropaj kaj nordamerikaj belartoj, daŭris de 1750 ĝis 1850 proksimume. ĝi estas iu el la periodaj resobriĝoj de okcidenta arto, kontrasta al la antaŭa rokoko kaj en sia lasta parto konkura kun romantikismo.
malfruan novklasikismon aplikatan al meblarto kaj hejmornamo, kun influo de antikvaj egiptaj modeloj, kia ekzistis en francio, oni kelkfoje nomas empiro.
[redaktu] ecaro
novklasikismo serĉas siajn modelojn precipe en antikva romio. ĝiatempaj arkeologiaj esploroj kaj eltrovoj provizis abundan materialon. ekzemple la elfosado de la urbo pompejo en italio malkovris al novklasikistoj la forgesitan antikvan ornaman pentrarton.
novklasikistoj ŝatas rektajn, simplajn formojn, vastajn kaj noblajn verkojn. kontruaĵoj imitas malnovajn helenajn templojn, prefere laŭ la pli sobra doria stilo. pentraĵoj prezentas solenajn scenojn per firma desegno, per ĝenerala geometria skemo el rektoj, per dampitaj koloroj.
en sia pli intima flanko novklasikismo produktis ankaŭ belajn realismajn portretojn, kaj la unuajn industriajn ŝtofojn, metalaĵojn kaj porcelanojn.
[redaktu] artistoj
[redaktu] hejmornamistoj
- Robert, James kaj John ADAM
[redaktu] konstruistoj
- Thomas Jefferson
- Leo von Klenze
- Jacques-Germain Soufflot
[redaktu] pentristoj
- Jacques-Louis David