Novlatino (Courtonne)
El Vikipedio
Novlatino (Neo-latine aŭ Neo-latin) estas planlingvo proponita de E. Courtonnne en 1875 Rouen, Nice 1885.
Bazita sur la modernaj latinidaj lingvoj, malgraŭ tio, la projekto ne estas sufiĉe internacia. Strange ĉiuj radikoj estas unusilabaj. La derivacio estas prekaŭ-natura sed regula, kaj formas familiojn de vortoj. La korelativoj estas radikaj kaj la kategorioj de vortoj estas nesanĝeblaj.
Ĝi estis prezentita en 1885 al Scienca Societo de Nice , kiu sendis ĝin al ĉiuj konataj sciencaj societoj de latinidparolantaj landoj. Informis ĝian ricevon tri el ili: de Pau, Sens kaj Nimes. Oni proponis, tiam fari internacian kongreson de latinidparolantaj landoj por apogi ĝin, sed, nesurprize, tio ne okazis.
Ekzempleto: Tis ambsate un prem'qe m'at debat (Vi ambiciis premion kiu apartenas al mi).
[redaktu] Bibliografio
E. Courtonne
Langue internationale Neo-latine
Rouen, Meterie, 1875
208 pp.
Courtonne, E.
Manuel populaire et abrege de la langue Neo-latine usuelle
Nice: 1885 (48 p.)
La projekto recevis la bibliotekan kodon 417.7 "1875” de Biblioteko Butler.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.