Nuklea centralo Ignalina
El Vikipedio
La nuklea centralo Ignalina troviĝas en la nordoriento de Litovio, proksime de la urbo Visaginas. Ĝi distancas proksimume 45 kilometrojn de la urbo s Ignalina kaj situas rande de la subdistrikta komunumo Ignalina.
La nuklea centralo havas du atomreaktorojn ("blokojn") de la teknika tipo RBMK-1500. Tiuj blokoj povas produkti po 1500 megaŭatojn da elektro, per tiu nombro estas la plej potencaj atomreaktoroj tutmonde. Same kiel en la eksa nuklea centralo Ĉernobilo en Ukrainio la nuklea fisio en tiuj reaktoroj estas kontrolata per grafito.
Dum la jaro 1987 la dua el origine tri planitaj reaktoroj ekproduktis elektron - pro la katastrofo de Ĉernobilo dum la antaŭa jaro 1986 oni ne finis la konstruadon de la tria reaktoro. Ĝi nun tamen ne okazis iuj gravaj akcidentoj en Ignalina.
Origine la nuklea centralo prozizis 80 procentojn de la elektro bezonata en Litovio. Okaze de la akcepto de Litovio kiel membroŝtato de la Eŭropa Unio oni pro riskokalkulo malŝaltis la unuan reaktoron dum printempo 2005. Estas interkonsentite dum 2009 ankaŭ malŝalti la duan reaktoron. Pro tiuj du decidoj la litova energia centralo Elektrėnai, kiu ĉerpas energion el oleo kaj gaso, ricevas pli grandan signifon. Litovio ricevas monkompenson de la Eŭropa Unio por finance helpi duma la ŝanĝo de energifontoj.