Numanco
El Vikipedio
Numanco (latine Numantia, hispane Numancia) estas la nomo de iama urbo en Hispanujo, maldekstre de Doŭro kaj norde de Sorio.
Sieĝate de romiaj legioj dum ok monatoj, numancanoj fine decidis en 134 a.K. forbruligi la urbon kaj mortigi sin prefere ol iĝi sklavoj de la romianoj. Ĉi tiuj, konkerinte la urbon, trovis en ĝi neniun postvivanton.
Tian rezistadon oni nomas "numanca" en la nuntempa hispana lingvo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.