Diskuto:Nupto
El Vikipedio
Ĉu vere ekzistas la vorto matrimonio en Esperanto? Laŭ mi la ĝusta termino estas Nupto, aŭ ĉu mi eraras? --Unukorno 04:32, 21. Maj 2003 (UTC)
La vorto "matrimonio" estas (ŝajne) registrita en nur unu sola vortaro: Esperanto-Hispana Vortaro de Tudela-Flores (1959). Kian signifon ĝi tie havas, mi ne scias. Mi ne konas praktikan uzon de tiu vorto.
"Nupto" estas "ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo)" (laŭ la Nova PIV).
La nuna Vikipedia artikolo "Nupto" ŝajnas priskribi ĝuste nur la ideon "geedziĝo" (ne temas pri festo, nek pri celebrado nek pri publikeco). La nuna Vikipedia difino tamen limigas la aferon al io nure Kristanisma (eble eĉ nure katolika). Geedziĝoj tamen kompreneble ekzistas ankaŭ en aliaj formoj, en aliaj religioj kaj en aliaj kulturoj.
Krome notindas, ke la difino de "nupto" en la Nova PIV vastigas kaj modernigas la signifon preter la limojn de duseksa para kuniĝo.
Necesas do unue fiksi, pri kio entute temu la Vikipedia artikolo, kaj nur poste eblas diri, kia Esperanta vorto nomas tion.
Bertilow 10:16, 21. Maj 2003 (UTC)
- Ĉu eblus titoli ĝin simile al ĉi tiu artikolo en la angla (Christian view of marriage), do Kristana vidpunkto de geedziĝo? --Chuck SMITH
-
- Eta esploro de la anglalingva vikipedio montras ke tie oni aparte traktis geeedziĝon laŭ diversaj religiaj vidpunktoj kaj eĉ laŭ civila vidpunkto. Sub ĝenerala artikolo pri geedziĝo oni do traktu la ĝeneralaĵojn kaj se artikolo temas nur pri speciala vidpunkto, ĝia titolo do spegulu tion. Mi do voĉdonas por movo de la nuna artikolo Nupto al Kristana vidpunkto de geedziĝo. Verkendaj restas artikoloj pri la aliaj aspektoj. -- Arno