Nyócker
El Vikipedio
Nyócker (Njo"cker ~ oka kvartalo (de Budapeŝto) ~ o'kartal') estas hungara animacia filmo, gajninta en Annecy (Francio) la premion de la 29-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj en 2005.
La premion aljuĝis 5-ana internacia ĵurio. La ĵurio decidis, ĉar ili vidis nekutiman mikson de ĝenroj kaj la verkaĵo tuŝis aktualajn problemojn. Ili kritikis la tro multajn dialogojn kaj oni estus atendinta pli multe da agadoj.
Unikeco (unuaeco) de la filmo estis: la miksado de la du- kaj tridemensia animacia kaj la papereltonda tekniko. Oni movis la tridimensiajn figurojn - kiuj evoluis al agadoj al 3D - antaŭ tridemensia fono. Same estas novaĵo, ke oni faris plurcent fotojn ĉe la ellaboro de la karakteroj pri la vangopruntaj "aktoroj", kaj oni desegnis ili reen unuope. Multaj patroprenantoj ne komprenis, kiel oni faris la filmon.
La filmo entenas sociokritikon, temas pri rasisma segregado, perforto, malarmeco kaj policista koruptado. En la filmo luktas hungaraj kaj ciganaj klanoj kun muzika fono de hiphopo. Ĝi skizas amromanon inter cigana junulo kaj hungara junulino. La franca gazeto Liberation nomis ĝin hungara South Park.
La premio helpas la filman aperon en Usono.
- producero: GAUDER Áron
- kosto: 105 milionoj da hungaraj forintoj (~400.000 eŭroj)