Obi-Van Kenobi
El Vikipedio
Obi-Van "Ben" Kenobi (Stel-Militaj datoj: de 57 abJ ĝis O abJ) estas rolulo ludata de Ewan McGregor (epizodoj 1-3) kaj Alec Guinness (epizodoj 4-6) en la film-serio Star Wars. Li estas Ĵedia majstro, kiu havas gravan rolon pri la destino de la stelaro.
Naskiĝinta je 57 abJ (antaŭ la batalo de Javino IV), li iĝis lernanto ("padawan") de Kvaj-Gon Ĝin, kiam li estis 13-jara. Kiel la aliaj Ĵedioj, li batalas per sia lasera blua lumsabro kaj per la "Forto".
Li estas unu el la kvar roluloj (kun Anakin Skajvalker, R2-D2 kaj C-3PO), kiuj aperas en ĉiuj ses epizodoj de la filmserio.