Diskuto:Oblast
El Vikipedio
Oblasto estas ruslingva vorto nur kun esperanta finaĵo. Ni ĉi tie ne kraeas vortojn, kiel ekz, krajo okreso por ĉeĥaj administraj regionoj aŭ distriktoj. Oblasto do estas sensencaĵo, kiu estas eĉ ne en PIV.
Petro 9. Jun 2006 15:41 (UTC)
- Oblasto fakte estas vorto [almenaŭ] de kvin orienteŭropaj respektive centraziaj lingvoj (belorusa, bulgara, kirgizia, rusa, ukrainia) kun esperanta finaĵo, kaj administra unuo [almenaŭ] en la kvin landoj, kie tiuj lingvoj estas ŝtataj. Havi ĝin en Esperanto estas lukso, same kiel havi la vorton kantono, kiu origine validas nur por landoparto de Svisio, aŭ departemento por landoparto de Francio, aŭ nomi provincon de Germanio "federacia lando" (tial ke "ekster-land-ano" por bavara esperantisto laŭ harfenda logiko devus esti ĉiu ne-bavaro ĉu el Frankfurto aŭ Pekino, Hamburgo aŭ Bonaero). Kaj ke en Usono la provincoj eĉ (laŭ PIV) nomiĝas "ŝtatoj", kvankam laŭ la baza difino de ŝtato Usono mem estas (unu) ŝtato, samkiel Germanio, Svisio aŭ Ukrainio, sed se oni malpermesas nomi la provincojn de Usono "ŝtatoj", tiam oni ankaŭ devas ŝanĝi la nomon de Usono al "Upono" (Unuiĝintaj Provincoj de Norda Ameriko)...
Do, mi opinias ke la supera administra unuo de ŝtato rajtas havi iom diversajn nomojn laŭ lando, respekte al tio ke la konceptoj kaj historiaj evoluoj de tiuj administraj unuoj varias laŭ lando: ne necesas malinventi la vortojn "vojevodio" por Polio, "kantono" Svisie kaj "departemento" Francie, "federacia lando" en Germanio kaj "grafejo" en Britio - kaj anstataŭigi ĉion per "subŝtato" aŭ "provinco". Kaj laŭ tiu logiko la kvar orientslavaj ŝtatoj kaj Kirgizio laŭ mi havas rajton je sia vorto "oblasto". En la germana aŭ angla lingvo tio estas memkomprenebla: nomi provincon en Ukrainio "Oblast" en germana aŭ angla teksto, laŭŝajne ĝenas neniun (kaj neniu germano tradukus la oblaston ĉirkaŭ urbo Lviv al "Bundesland Lemberg"). Se la hispana, indonezia, nederlanda, kataluna, finna ktp. ktp. permesas al si la vorton "oblasto", laŭ mi eblas permesi al si tiun geografian neologismon ankaŭ en Esperanto.
ThomasPusch 16:33, 9. Jun 2006 (UTC)
- Mi konsentas, ke estas malsaĝe enkonduki novan vorton "oblasto" en Esperanton (precipe ĉar la Vikipedio ne estas loko por enkonduki tute novajn vortojn, kron se ne eblas eviti ilin). Tamen, ĝustas, ke alilingvaj Vikipedioj havas artikolojn pri "Oblast". Ili verŝajne decidis havi tiajn artikolojn, ĉar malfacilas traduki tian vorton. Ĉu estas "provinco" aŭ "regiono" aŭ "areo" aŭ tiel plu? Do verŝajne ni simple movu la artikolon al la titolo "Oblast".
Marcos 23:01, 11. Jun 2006 (UTC)
- Ni nepre evitu arigi konfuzan abundon da terminoj uzante centojn da naciaj vortoj, kvankam ili estas proksimume samsignifaj. Paroli pri regiono, aldoni la nacilingvan nocion kaj klarigi ties specifaĵojn en la teksto, jen solvo kiu pli konformas al internacia enciklopedio en internacia lingvo.
Rojo 07:35, 12. Jun 2006 (UTC)
- Kompreneble ekzistas vortoj en ekzemple la angla aŭ germana por provinco (province, Provinz) aŭ regiono (region, Region kaj Gebiet): la decido havi propran vorton estas tute konscia. Kaj ne vere temas pri "centoj da naciaj vortoj". Sed ĝustas, ke Esperanto ne estas la angla aŭ germana, finna aŭ indonezia lingvo - en Esperantio "fundamenteco" estas pli granda virto ol en "Nacilingvio".
Sed eĉ se decidiĝi kontraŭ sama libero kiel en grandaj naciaj lingvoj, restus la demando ĉu "область" estas "provinco", "regiono", "distrikto", "teritorio"´, "areo" aŭ eĉ io alia. Mi mem malŝatas la tradukon de область al provinco: laŭ PIV provinco estas "parto de regno, administrata de speciala reprezentanto" (tio tre taugas por la Romia Imperio, sed por moderna demokratio?) kaj "cetero de la lando, kontraste al la ĉefurbo', asociigita kun la adjektivoj "nemoderna" kaj "neeleganta" - sufiĉe negativa vorto! Se forviŝi la neologismon "oblasto", mi preferus la nekonkretan vorton "regiono" (la al mi konataj esperantistoj el nordorienta Eŭropo ekzemple parolas pri "Kaliningrada regiono", ne "...provinco"). En la artikolo pri "Ukrainio", la kanadano C. Smith aprile 2002 kiel tradukon proponis "regiono", kaj tiel restis dum multaj prilaboroj de deko da homoj, ĝis fine de aŭgusto 2006 la novulo 'Araneo' decidis ŝanĝi ĝin al "provinco", kaj la ĉeĥo P. Tomasovky jam dum junio 2006 ekuzis la vorton "provinco" en aliaj paĝoj.
Supozeble plej saĝus, se la ukrainaj esperantistoj kolektive esprimus, kiel ili volas nomi siajn "oblastojn".
ThomasPusch 16:43, 15. Sep 2006 (UTC)