Ogden Nash
El Vikipedio
Frederic Ogden NASH — oni neniam uzas lian unuan nomon — naskiĝis je la 19-a de aŭgusto, 1902, kaj mortis je la 19-a de majo, 1971. Li estis usona poeto konata pro verkado de rimplenaj, spritaj, leĝeraj versaĵoj. Liaj rimoj ofte estis tre nekutimaj, eĉ absurdetaj. Li verkis plejparte mallongajn poemojn, sed ankaŭ pli longajn (kaj eĉ kunlaboris pri muzikalo One Touch of Venus, verkante la kantolirikojn por libreto de S. J. Perelman laŭ muziko de Kurt Weill).