Vikipediista diskuto:Oleg326756
El Vikipedio
Kara Oleg, Mi proponas al vi uzi la jam preparitajn ŝablonojn en Vikipedio:Babel Corinne Daudier 20:14, 31. Maj 2005 (UTC)
- Kara Corinne, dankon pro via konsilo! Mi stultumis pri tiu ŝablono, sed nun ĝi aperas ĝuste — dank’ al vi! Oleg326756 20:40, 31. Maj 2005 (UTC)
Bonvenon al vi, Oleg, mi ĝojas renkonti vin ĉi tie ... Montanesko 23:01, 31. Maj 2005 (UTC)
- Ankaŭ mi ĝojas, ke vi komencas reaktiviĝi kiel vikipediisto!
- --VerdLanco\(diskutu) 13:20, 2. Jun 2005 (UTC)
- Hej Ulf, hur står det till? :-) Jag hoppas att det är bra! Jes, “reaktiviĝas” estas bona vorto, ĉar mi ja aktivas en E-Vikipedio de la jaro 2003, ŝajne… Sed lastatempe mi pli aktivas en la rusa Vikipedio, ĉar rusoj bezonas helpon pri multaj konceptoj, pri kiuj esperantistoj feliĉe estas pli konsciaj. Ekzemple, lastatempe mi verkis (nu, fakte elangligis) la tutan serion de artikoloj pri verdaj partioj kaj ilia politiko. Nun mi tradukas artikolon pri la sveda, ĥi-ĥi. (Cetere, ni en Rusio havas bestrajtdefendan organizon, kiu samnomas kun via hundo! ;-) Diana estas aktivulo de “Vita” kaj mi pli aktivas en pli radikala Animal Liberation Front.) — Oleg326756 21:08, 2. Jun 2005 (UTC)