Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
El Vikipedio
![]() |
La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj normale mallongigita al FAO (angle: Food and Agriculture Organization), estas speciala organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj kies celo estas altigi nivelojn de nutrado kaj de vivo; plibonigi produktadon, traktadon, merkatadon, kaj distribuon de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj; stimuli kamparan disvolvadon; kaj, tiele, elimini malsaton.
La FAO fondiĝis en 1945 en Kebeko, Kebekio. En 1951 ĝi relokiĝis de Vaŝingtono, Usono al Romo, Italio. Je la 25-a de novembro, 2000, ĝi enhavis 181 membrojn (180 ŝtatojn plus Eŭropan Union).
La devizo da la FAO: "Helpante konstrui mondon sen malsato" (Helping to build a world without hunger).
[redaktu] Agadoj
- Provizi asistadon al disvolvadantaj landoj.
- Provizi informon pri nutrado, manĝaĵo, agrikulturo, arbarkultivo kaj fiŝkaptado.
- Konsili registarojn.
- Organizi neŭtrajn, interŝtatajn forumojn por debati kaj formuli politikon pri la principaj problemoj de nutrado kaj agrikulturo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala retejo de la FAO (arabe, ĉine, angle, france, hispane)
- Listo de FAO membroj (angle)
- FAOSTAT - Statistikoj de la FAO (angle)