Orgasma festotago
El Vikipedio
Orgasma festotago okazas en la 9-a de majo en brazila urbo Esperantina (Piaŭio), ekde 2001, kiam la festotago estis aprobata de urbĉambro. La proponanto de tiu festo estis urbkonsilanto Arimatéia Dantas. En orgasma festotago, oni metas en la stratoj afiŝojn apogantajn la orgasmon. Ankaŭ defilas ujo en formo de paro, en kiun la loĝantoj metas biletojn kun siaj deziroj. (Oni povas skribi rete al orgasmomulher@ig.com.br.) Ankaŭ, vespere, estas "sciencaj" paroladoj pri la orgasmo kaj kiel atingi ĝin. Fine, la plej maljuna prostituistino de l' urbo paroladas pri siaj spertoj.
Dantas ekhavis la ideon ĉar multaj el siaj umikinoj ne atingis orgasmon.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www1.folha.uol.com.br/folha/cotidiano/ult95u50698.shl
- http://www.mre.gov.br/portugues/imprensa/artigos/folha130505.asp (paĝo de ministrejo pri fremdaj aferoj pri orgasma festotago).