Orlice
El Vikipedio
Orlice estas la plej granda orientbohemia alfluanto de Elbo. En plejgranda longeco de sia fluo ĝi estas kreata per rivera duopo - Divoká Orlice (traduko estas Sovaĝa Orlice), kiu fontas en torfejoj en Pollando, kaj Tichá Orlice (traduko Mallaŭta Orlice) fontanta sur supro de Jeřáb en regiono de Jeseníky. Dum la longeco de fluo de la kunigita Orlice mezuras sole 35 km, ambaŭ fontaj riveroj estas fakte pli grandaj - Divoká Orlice superas en teritorio de Ĉeĥio distancon 99,3 km, Tichá Orlice poste 107,5 km.
[redaktu] Divoká Orlice
Divoká Orlice estas ĉeĥa rivero, kiu komune kun rivero Tichá Orlice kreas riveron Orlice-on.
Ĝi fontas en torfejoj de Topielisko kaj Czarne Bagno (traduko Nigra Ŝlimo) en Pollando (antaŭe Laga kampo) sub montaro Bystřické hory, sude de pola banloko Duszniki Zdrój. Divoká Orlice eniras en teritorion de Ĉeĥio en supermara alteco 695 m norde de Trčkov, kie ĝi akceptas de dekstre Černý potok (Nigra rojo). En longeco netutaj 30 km ĝi kreas ŝtatlimon ĝis Landa pordego. Ĉi tie ĝi tratranĉas tra romantika ŝtonega riverfluejo la malplialtigitan montardorson de Orlica montaro. La vojo laŭlonge laŭ Divoká Orlice, ekde Landa pordego tra Kontrabandista ponteto ĝis Klášterec nad Orlicí (proksimume 4,5 km), apartenas al la plej ŝatataj ekskursoj en Orlica montaro entute.
Sub Klášterec nad Orlicí ĝi la rivero akvigas valbaraĵon en Pastviny, kiu estis en profunda valo konstruita en la jaroj 1932 - 1938. Sub Nekoř la nordosuda direkto de la fluo ŝanĝiĝas al nordokcidento. La cismontara rivero, mendranta tra malfermita kultura pejzaĝo, ĉi tie ŝanĝiĝas en tipon de rapida montara fluo, kiu ĝis Potštejn trafluas tra profunda arbara valo. Ĝi tratranĉas litican antiklinalon (geologia termino) - per karakteriza meandro ĝi ĉirkaŭturnas rondaĵon de burga supraĵo Litice kreante ŝtonegan riverfluejon.
La plej grandajn alfluojn ĝi akceptas de dekstre, el Orlica montaro - en Žamberk riveron Rokytenka, sub Vamberk riveron Zdobnice kaj en Častolovice riveron Bělá.
[redaktu] Tichá Orlice
Tichá Orlice fontas en valkaldrono ĉe Králíky en deklivo Jeřáb en supermara alteco 760 m. Ĝi trafluas tra valo de Klodsko kaj inter Lichkov kaj Těchonín ĝi tratranĉas la malaltigitan montardorson de Orlica montaro, per kio ĝi imaginare apartigas montetarregionon Bukohorská hornatina kun monto Suchý vrch de la ĉefa montardorso. En la valo ĝi fluas tra herbejoj, en plejparta plimulto en fluejo sen pli signifaj teknikaj intervenoj. Sub Letohrad ĝi tratranĉas per multnombraj meandroj la litican antiklinalon. Sub Lanšperk kaj precipe sub Ústí nad Orlicí ĝi kreas profundan valon kaj kelkfoje ĝi ŝanĝas direkton. Karakterizan meandron ĝi kreas en Peliny en Choceň.
Signifaj alfluantoj sur supra fluo estas de maldekstre el deklivoj de Bukohorská hornatina, sed la plej granda alfluanto estas Třebovka en Ústí nad Orlicí, plu poste Řetovský potok (same de maldekstre).