Vikipediista diskuto:Oryanw
El Vikipedio
[redaktu] Pri Esperanto, ktp
[redaktu] Respondoj kaj konsiloj ricevitaj
- Pri burgo — Dankon al Bertilow
- Pri esti por — Dankojn al Arno Lagrange, Bertilow
- Pri loka/lokala — Dankon al Amikeco
- Pri Hindujo/Barato en libronomoj — Dankojn al Yves Nevelsteen, Ryoho
[redaktu] Demandoj esperantaj pliajn komentojn
- Pri Poezia justo — (orfa demando)
- Pri Por helpi/helpo — Dankon al Arno Lagrange
- Pri kontroli/regi — Dankojn al Amikeco, Arno Lagrange
- Pri ekzemplo/ekzemplero — Dankon al Sui Lui
- Pri -ant- / -antul- — Dankon al Blahma
[redaktu] Klarigoj ofertitaj
- Pri manki & akuzativo
- Pri manki & vortordo
[redaktu] Mesaĝejo
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Biciklanto 23:40, 13. Aŭg 2006 (UTC)
- Dankon! --O'RyanW (☺ ₪) 02:29, 22. Sep 2006 (UTC) p.s. mi ne sukcesis funkciigi la ligon al mia diskut paĝo. ///Ho! Verŝajne ĝi ja funkcias! Ke mi malŝparis kelkajn horojn super sinliga ligo! --O'RyanW (☺ ₪) 04:58, 22. Sep 2006 (UTC)
[redaktu] Kopirajto pri foto
Vidu mian pluklarigon (almenaŭ, mi esperas, ke mi ion klarigis) ĉe la foto pri William Miller. Bona rimarko. --Haruo 07:46, 2. Okt 2006 (UTC)
[redaktu] Kartografio de la vikipediistoj
Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 22:31, 27. Okt 2006 (UTC)
[redaktu] Kontroli kaj regi
Noto por aliaj - jen mesaĝo por Oryanw en la angla; ĝi neniel estas privata sed mi aktuale ne havas tempon por skribi ĝin Esperante.
-
-
- Se mi sciintus, ke aliaj interesiĝos, mi eble estus pli peninta skribi ĝin E-e. Ĉu iu nun bezonas tradukon? Sok Na Men Sui Lui 23:21, 1. Dec 2006 (UTC)
- Jes estus ĝentile provizi ĝin - ne por mi mem sed por eventualaj esperantovikipediistoj ne komprenantaj la anglan lingvon. AL ✉ 07:37, 5. Dec 2006 (UTC)
- La Traduko:Nu, ĉar ni ambaŭ estas denaskaj parolantoj de la angla mi eble simple skribu al vi angle. Mi rimarkas ke vi ŝanĝis kontrol/ al reg/ en granda nombro da artikoloj kie la vorto estis malĝuste uzata pro la falsa amiko en la angla (mi ne detale kontrolis viajn redaktojn - mi nur kalkulas je la resumoj). Mi konjektas ke tion eble instigis tio ke mi faris la samon en unu artikolo. Mia demando estas: ĉu vi uzis ian aŭtomatan serĉ-metodon por trovi la koncernatajn artikolojn, kaj se jes, ĉu ni povas nun memfidi ke vi identigis ilin ĉiujn, aŭ ĉu eble ankoraŭ ekzistas iuj okazaĵoj ie kaŭrantaj? Specife, mi supozas ke vi devis serĉi tutajn vortojn anstataŭ la nuran stamon -- ĉu vi provis ĉiujn verŝajnajn gramatikajn finaĵojn uzeblajn? --Traduko far WOR
- Jes estus ĝentile provizi ĝin - ne por mi mem sed por eventualaj esperantovikipediistoj ne komprenantaj la anglan lingvon. AL ✉ 07:37, 5. Dec 2006 (UTC)
- Se mi sciintus, ke aliaj interesiĝos, mi eble estus pli peninta skribi ĝin E-e. Ĉu iu nun bezonas tradukon? Sok Na Men Sui Lui 23:21, 1. Dec 2006 (UTC)
-
Well as we're both native English speakers I may as well just write to you in English. I see that you've changed kontrol/ to reg/ in a large number of articles where the word had been wrongly used because of the false friend from English (not that I've looked at your edits in detail - I'm just going by the summaries). I guess this may have been prompted by me doing the same for one article. My question is: did you use some kind of automated search to locate the articles in question, and if so, can we now be confident that you've identified them all, or might there still be some other occurrences lurking somewhere? In particular, I assume you've had to search for a whole word rather than just the stem -- did you try all the likely grammatical endings that might have been used? Sok Na Men Sui Lui 09:09, 1. Dec 2006 (UTC)
- 1. In my case that was not "false friend from English", but rather from Russian. Does that mean that the usage is international? If yes, why it cannot it be used in Esperanto?
- 2. Kontroli ne ĉiam vere signifas regi. Foje ĝi signifas, ke ies trupoj kontrolas teritorion, ekzemple per subpremado de lokanoj aŭ per lokigo de sia armeo en la tereno, sed ne vere regas/administras ĝin (ne havas establitan lokan reprezenton de la registaro ktp.). En artikolo Mfekaneo, ekz., la zuluoj eble ne vere regis la teritoriojn, kiujn ili kontrolis (havis en sia influzono). - Slavik IVANOV 09:52, 1. Dec 2006 (UTC)
-
- Interesaj respondoj kaj bonegaj demandoj! Dankon, kaj dankon. Unue mi repondu al est. s-ro Sok Na Men Sui Lui, kaj poste al est. s-ro Slovik Ivanov.
- Al SNMSL,
- Mi simple uzis la vikipedian serĉilon, serĉante por kontrol. Tiu metodo trovas (hodiaŭ matene) 903 ekzemplojn de kontrol (senkonsidere al finaĵo) ĉu ĝustaj, ĉu ne. La montrado de tiuj 903 ekzemploj ampleksas 24 paĝojn.
- Laŭ "miaj kontribuoj" la 13-an de novembro mi faris ne malpli ol 10 tiajn "korektojn", kaj la 7-an ne malpli ol 4 tiajn. (Mi dubas, ke ĉiuj klare notiĝas en la redakto-resumo.) Tiam mi trarigardis la unuajn 4 paĝojn de la listo provizita per la klavo "Serĉu". La lastatempaj redaktoj de hieraŭ rezultis el trarigardo de paĝoj 5 kaj 6. Certe, ne ĉiujn ekzemplojn de kontrol mi opiniis ŝanĝindaj. Kaj ankaŭ troviĝis sufiĉe multaj pri kiuj mi ne certis, ĉar mi ne sufiĉe konas la priparolatan temon. Pri la kvociento mi vere ne certas — eble po unu el 3 ekzemplojn mi ŝanĝis. Mallonge:
- Mi ne uzis ian specialan serĉilon, nur la klavon "Serĉu" maldekstre.
- Mi ne trovis ĉiujn. Restas ĉ. 17 paĝoj da listado trakribri.
- Mi ne serĉis la tutan vorton, sed nur la radikon senfinaĵan.
-
- Al SI,
- Via demando estas multe pli malfacila, kaj mia respondo eble ne estos kontentiga. Bonvolu lasi, ke mi unue traktu tri (laŭ mi) subkuŝantajn demandojn antaŭ aliri la bona demando pri internacieco kaj la aplikindo de regulo §15 de la Fundamento. Flanke, mi certe konsentas ke "kontroli ne ĉiam vere signifas regi", ja la nuna diskuto okazas pro tio, ke mi havas la ideon (ĉu ĝustan, ĉu fuŝan) ke en norma Esperanto kontroli neniam signifas regi :-) Do:
- Kial mi opiniis, ke kontrol estas malkonvena radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
*kontrol/i (tr)
-
- Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: ...
- Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: ...
- Administracie esplori ion, por scii, ĉu ĝi estas laŭregule farita: ...
- Rim. Kontroli neniam havas la anglan sencon: regi, direkti.
- Kial mi opiniis, ke kontrol estas malkonvena radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
-
-
- Kial mi opiniis, ke reg jes estas taŭga radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
reg/i
-
- (ntr) Kiel plejsupera ĉefo administri la aferojn de ŝtato: ...
- (tr) Direkti kun komanda povo: ...
- (ntr) Havi la povon trudi sian volon al la aliaj: regno kie iam regis mia gentoZ, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazetoZ, ...
- Obeigi, direkti lau sia volo: ..., malfacile regi la situacion, la princo regata de la pasio, sendisZ, ...
- (ntr) (pp io abstrakta) ...
- (tr) (pp meĥanismo) Ekigi, reguli, kaj haltigi ...
- En via alineo #1, Vi demandas, ĉu tio (interkonsento inter la rusa kaj la angla lingvoj) signifas, ke la uzaĵo estas internacia? Tre tikla! Mi hezitas diri, ke ne, kaj hezitas diri, ke jes. Se aldoniĝus aliaj (literature, ktp) gravaj lingvoj, kaj precipe se ili estus ankaŭ ekstereŭropaj, mi emus diri, ke jes. Ĉu du lingvoj kune suficas?
- Samalinee, Vi demandas: Se jes, kial ĝi ne uzeblas en Esperanto? Mia ĝenerala sinteno estas ke "internaciaj" radikoj plejofte uzeblu en Esperanto. Ekzemple, mi pretendas, ke arabaj vortoj kiujn la araba lingvo jam pruntedonis al plimulto de la lingvoj svahila, somala, haŭsa, turka, urdua, hinda, nepala, indonezia, bengala, hispana, malta, ... aŭ kiuj ankaŭ troviĝas en aliaj semidaj lingvoj, kiaj la hebrea kaj la amhara estu nepre akceptendaj en Esperanto. Tiaj vortoj ekzistas. Sed re al via demando. Mi demandas, ĉu, igante amikojn de la rusa kaj angla malfalsa, ni farus amikojn de la franca, ktp falsaj? (Mi konjektas, ke Zamenhof kaj poste Waringhien influiĝis de la franca ĉe tiu vorto.)
- En mia redakto-resumo mi eble resumis tro mallonge dirante, ke regi estas administri. Ĉar regi ne ĉiam plene signifas administri. Surbaze de PIV #2,3,4 mi devus mallongigi ĉi tiel: regi = havi (aŭ praktiki) direktan, komandan, aŭ obeigan povon.
- Do, laŭ mia ĝisnuna kompreno (se mi ĝuste komprenas PIV-on, kaj se PIV malperfide raportis pri Zamenhof, Kalocsay, ktp.), se trupoj kontrolas teritorion, tio diras ke ili laboras detektive, inspektore, aŭ spione, sed ne logike implicas, ke ili subpremas, regas aŭ administras. Se ili subpremas, ili ja regas, kvankam ne necese adminstras. Kompeneble, ĉiu administranto devas regi, kaj ĉiu reganto devas almenaŭ iom kontroladi, se ne, tiu baldaŭ trovos sin ekeksigita.
- Kontrol delonge estas jam ekzistanta vorto. Ĉu vastigi ĝian sencon, ne eble fuŝos la ĝustan komprenon de la jama literaturo Esperanta?
- Kion signifu en Vikipedio la radiko kontrol-? Estus bone por Vikipedio, se kiel eble kongruiĝu pri tiaj aferoj, ĉu ne?
- Intertempe mi paŭzu mian redaktadon pri kontrol O'RyanW (☺ ₪) 22:49, 1. Dec 2006 (UTC)
- Do, mi resumu mian rilaton: 1. Mi/ni vidu, kion oni skribas en la freŝa reeldono de PIV, foje homoj trovas tie surprizojn (kiel reapero de resurso post antaŭe proponata risurco); 2. Ĝenerale mi konsentas ke frazo "iuj kontrolas teritorion ĉe la rivero Ia" estas tro ambigua por lasi ĝin en bona artikolo: la precizigoj povas esti (en ĉiu certa situacio) "geologie esploras", "kontrolas realigon de bonfaraj programoj", "regas", "ekde la jaro XXXX fakte administras", "lokigis sian armeon kaj opinias sia" ktp. - Slavik IVANOV 07:58, 2. Dec 2006 (UTC)
- Kial mi opiniis, ke reg jes estas taŭga radiko en la redaktitaj lokoj? Mallonge, pro PIV (1970), kiu diras:
-
Mi tute konsentas kun OryanW pri la respektivaj signifoj de kontrol kaj reg. Ankaŭ PIV2 ripetas ke "Oni ne uzu kontroli en la senco de regi, gvidi. Post Zamenhof kaj Waringhien ŝajnas ke Duc Goninaz kiu estis universitata profesoro pri la rusa lingvo plu aprobas ke oni ne konfuzu tiujn radikojn. Du lingvoj ne sufiĉas por ke oni enkonduku tian konfuzon en esperanton : ĉar ja temas pri du apartaj konceptoj kaj eĉ se troviĝas du gravaj mondlingvoj (la rusa kaj la angla, la lingvoj de la plej potencaj rega/intoj kiuj eble emas kredi ke kion ili kontrolas tion ili regas :-) tio ne pravigas ke tia konfuzo eniru esperanton. Mi fakte laste batalis kontraŭ tia evoluo en la franca, ĝis kiam oni rimarkigis al mi ke la signifo de la vorto en la franca nun alprenis tiun de sia falsa amiko el la angla (temis pri éditer -eldoni- kiu ne estis la traduko de to edit -redakti-, sed nun franclingvaj vortaroj aldonis la angladevenan signifon). Tian cedeman evoluon en la franca estas laŭ mi tute evitenda en esperanto : alportus nur konfuziĝon, ne-(aŭ mis-)komprenon de malnovaj tekstoj, kaj peerdon de klareco. Mi reagas al tia cedemo kvazaŭ mi volus ke la vorto "tempo" povus signifi "vetero" nur pro tio ke en mia lingvo (kaj certe en kelkaj aliaj) oni konfuzas ilin. Ne ! en esperanto estas du apartaj vortoj por du apartaj konceptoj, ni ne lasu la signifojn konfuziĝi pro tio ke unu aŭ eĉ pluraj gravaj lingvoj emas konfuzi ilin. Arno Lagrange ✉ 07:34, 5. Dec 2006 (UTC)
- Dankon, Arno (se mi povas tiel mallonge nomi), pro la informo pri PIV2 kaj pro la pasia defendo de konservativismo ĉe kontroli. Mi ankaŭ tre ĝuis la parol-ludon. Kiel multaj bonaj ŝercoj ĝi entenas iom da tiu amara spico, vero. Kvankam ankaŭ mi opinias, ke protekto de la ĝusta kompreno de la jama literaturo Esperanta povas pli gravi ol la internacieco de nova signifo por malnova vorto, mi esperas aŭdi de parolantoj de aliaj lingvoj antaŭ ol mi demandu de Amikeco, ĉu bone ke mi rekomencu redaktadi pri kontroli kaj regi. Mi vidas en ReVo, ekzemple, ke kaj la germana kaj la portugala havas parencajn vortojn, kontrollieren kaj controlar respektive. O'RyanW (☺ ₪) 01:13, 8. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Loka kaj lokala
Kara Amikeco: Vi tute pravas pri loka kaj lokala en la artikolo Igor Smirnov. Ankaŭ PIV diras tion. Mi eraris. Mi fuŝis tion dum mi serĉis ekzemplerojn de kontrol. Estis malfrue, mi lacis, kaj komencis ne sufice zorgi. Mi pardonpetas. Fakte, mi pensas, ke mi faris la saman eraron en iu alia artikolo. Nun-momente, mi devas denove iom ripozi, sed post kelkaj horoj mi serĉos tiun alin fuŝon por malfari ĝin. Multan dankon pro via atento kaj rimarkigo. O'RyanW (☺ ₪) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC) p.s. Mi eniris la redaktejon per la "+" klavo, kaj la programo nun ne permesas al mi skribi resumon! Ĉu en ordo? O'RyanW (☺ ₪) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC)
- Ĝi metas resumon mem, aŭtomate, el la temlinio, kiun vi plenigis. :) Dankon pro via konstruema reago. - Slavik IVANOV
[redaktu] Ekzemplo kaj ekzemplero
- Pri la ĉi-supra komento mem, kontrolu ankaŭ la jenan paron: ekzemplo kaj ekzemplero; mi kredas ke supre estu ekzemplojn. (Jen tute ne kritiko de vi, nur interesaĵo.) Bonan ripozon! Sok Na Men Sui Lui 23:19, 1. Dec 2006 (UTC)
- Mi konsentas. Dankon! Mi havas dosieron en kiu mi metas rimarkigojn pri miaj literumaj eraroj en la angla. Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpensis, ke mi komencu ion similan por mia Esperanto. Ekzemplero/ekzempo estos la unua listero! Kvankam mi scias la diferencon, estas ankaŭ tre utile konsciiĝi, ke mi faras tiun eraron. Sinceran dankon! O'RyanW (☺ ₪) 23:33, 1. Dec 2006 (UTC)
- Mi cerbumis pri ĉi tiu afero. Ĝi ronĝis mian menson. Kaj mi finfine kontrolis en PIV. Nun mi opinias, ke mi tro rapide konsentis supre! Oni provizas ekzemplojn por klarigi ion alian. Ĉi tie ne ekzistas ia tio alia. Ekzempleroj estas kiel individuoj de la sama raso, muldaĵoj el la sama muldilo. PIV diras ke ekzempli estas transitiva kaj signifas: Klarigi per ekzemplo. Do, ekzemple, sur unu paĝo povus troviĝi (ni diru) kvin ekzempleroj de la vorto birdo. Ili povas ekzempli la ideon vorto, sed de la vorto birdo ili estas ekzempleroj. En angla fakterminoj, tiuj kvin nomiĝas "tokens", dum la vorto birdo nomiĝas "type". Sed, kiun vorton ni prefere uzas en Esperanto, tio povas esti alia afero. :-) O'RyanW (☺ ₪) 05:13, 2. Dec 2006 (UTC)
- Eble ne sciante, nek celante tion, vi ĵus antaŭenmovis mian scion de la angla. Antaŭe mi ne tre bone komprenadis, kio estas token. :) - Slavik IVANOV 00:58, 3. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] saktolo -skatolen?
Vi diras: -en Mi kredas, ke la plej grava atingotaĵo alfrontanta nin en Esperantio estas la universala akcepto de la eksterregula pluralo de uzantosaktolo: uzantoskatolen
warum? kial? sed , se tiu estos la plej grava problemo, bonvenu problemoj!
- Kara 83.184.29.115,
- He! He! :-) Vi estas la unua kiu reagas al tiu ŝerceto! Kvankam tute nekomprenebla en Esperanto nura, mi sentas ĝin duoble pli amuza ol la ŝerceto en la anglalingva Wikipedia sur kiu ĝi baziĝas. Tie oni tie-tie renkontas similan uzanto-skatolon, kiu tekstas:
-xen This user believes that userbox should always be pluralised userboxen, and thinks that this is one of the most important and exciting issues of our time.
- Eble vi scias, ke en la angla la laŭregula produktiva pluralo formiĝas per -s (box - boxes). Tamen ankoraŭ ekzistas manpleno da vortoj kiuj ankoraŭ pluraliĝas per -en, ekz: brethren, children, oxen. (La angla devene estas ĝermana lingvo.) Do, la ŝerco kredeble unue kreiĝis pro la vida kaj sona simileco inter la anglaj ox kaj box. :-) O'RyanW (☺ ₪) 04:33, 2. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Dankon
Dankon pro via gramatika helpo! -- Yekrats 21:15, 2. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Ho!
mi estas 83.184.29.115.
Do tiu ne estis pli ol vortŝerco! Bonŝance!.
Do vi devas scii ke baldaŭ mi priparolos pri: Eeperanto kaj intelekta libereco.
Mi prezentos samajn aspektojn en aferoj kiel
- Plos scienca literaturo
- linukso kaj GNU sistemo
- Wikipedia mem
- Supercourse (www.pitt.edu/~super1),
- kaj ankaŭ esperanto, laŭ du rilatoj:
- la libera uzo de la lingvo kiel senpaga oportuneco por ĉiu homo
- sed ankau la ebleco, por kiu deziras, konstrui novan sistemon Eo-simila; tiel estis la planlingvo Ido, kaj aliaj.
Mi demandis al mi: ĉu tiu estas propono (mi konas aliajn) por modifi Esperanton? kaj mi ne ŝatas tion: por mi sonoris alarma sonorilo!
Finfine: se vi havas interesajn informojn pri mia temo intelekta libereco, bonvolu diri al mi ion, aŭ ĉi tie, aŭ en mia diskuthejmo (Daniele Agostini) aŭ al mia retpoŝta adreso.
Dankon kaj ĝis baldaŭ.
[redaktu] Administranto
Esti administranto ne devus timigi vin. Administranto rajtas
- forigi/ restarigi paĝojn
- protekti kaj malprotekti paĝojn
- forbari kaj malforbari uzulon
- redakti sistemajn paĝojn
Administrantoj simple estas uzuloj kiuj havas tiujn kelkajn specialajn rajtojn por pli atente flegi la projekton kaj protekti ĝin kontraŭ malbonintenculoj. Mia sugesto ne estas flatado, sed invito fariĝi unu plia administranto por disdividi la taskon : ju pli da partoprenantoj des pli bone estos plenumita la tasko. AL ✉ 07:45, 5. Dec 2006 (UTC)
- Li pravas. Laŭ mi, estas konsiderinde paralela la afero pri administrado de komputilaj sistemoj pli ĝenerale. Kiam mi unuafoje uzis komputilan sistemon kun multaj uzantoj, mi pensis, kiel mirinde (aŭ timige) estus havi administrajn rajtojn en tia maŝino. Mi nun mem havas administrajn rajtojn en multaj maŝinoj, inter ili ja kelkaj kun multaj uzantoj... kaj por mi klariĝis, ke tio estas apenaŭ honoro; ĝi signifas nur, ke estas taskoj plenumendaj, el kiuj la plejmulto estas efektive tedaj. Do oni ne tro alte ŝatu tian postenon. Tamen, ŝajnas al mi, ke O'RyanW estus bona administranto se li volontos. Sok Na Men Sui Lui 12:16, 5. Dec 2006 (UTC)
-
- Aldona komento... tamen, mi kredas ke eble Arno precizigu, ĉu eventualan administrantigon de O'RyanW akompanos atendo ke li efektive helpados pri administraj taskoj, aŭ ĉu li rajtos uzi la rajtojn nur kiam fojfoje li bezonos fari iun agon kiu aliakaze devigus al li peti de alia adminstranto. Sok Na Men Sui Lui 12:48, 5. Dec 2006 (UTC)
Inter la taskoj menciitaj de Arno supre kaj tiuj hodiaŭ menciitaj de Marcos ĉe Vikipedio:Diskutejo
Tamen mi kiel Administranto havas la impreson ke mankas iom da laborforto inter la Administrantoj. Ne temas nur pri korektado de mistajpaĵoj en la sistemaj mesaĝoj, sed ankaŭ pri la tradukado de novaj sistemaj mesaĝoj, pri la forigo de forigendaj artikoloj kaj pri la protektado de vandalataj artikoloj.
unu el la plej temporabaj ebla estas la tradukado de novaj sistemaj mesaĝoj. Kaj tion mi pretas partoprene enplekti en mian nunan tradukadan kontribuadon. La aliaj potencoj vere ne interesas min. Kaj se ili interesus, mi kredus min ne preta. Ja mi ankoraŭ estas novulo! Ĝuste hodiaŭ celante fari subpaĝon en mia persona spaco por provtraduko, mi verŝajne kreis novan Vikipediiston, nome: Oryan:Viki!
Ĝenerale, mi preferas koncentrigi mian atenton en limigitan areon — nunmomente tio estas tradukado de artikoloj pri romanoj; aliajn redaktojn, kiujn mi faras, mi faras kvazaŭ por libertempi. Ĉio alia stagnas!
Bonvolu konsideri ĉi tion: Se pro artikolo kiun mi ĝermis per tradukado el alia vikipedio, iu alia stimuliĝos kunlabori en vikipedio aŭ pliprofundigi sian konon de Esperanto, ĉu tio ne pli valorus el ĉio alia kion mi povus fari?
Ĉu ekzistas listo de specialaj paĝoj kies tradukado aparte urĝas?
Denovan dankon! O'RyanW (☺ ₪) 03:06, 6. Dec 2006 (UTC)
- Por krei subpaĝon bonvolu uzi / ekzemple Vikipediisto:Oryanw/Viki. Subpaĝoj havas iujn oportunajn aŭtomatajn funkciojn (kiel ekzemple ke aperas en ilia komenco ligilo al la paĝo kies subulo ili estas). Vi ne kreis novan vikipediiston per kreo de nura paĝo : nova uzulo aperas nur per kreo de nova konto (bv kontroli ĉe ligilo "Kontribuantoj de uzanto"). AL ✉ 12:14, 6. Dec 2006 (UTC)
- Eĉ se vi zorgus nur pri tradukado de sistemaj mesaĝoj kaj ne eluzus aliajn administrajn rajtojn, vi certe helpus (vidu Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj). pri tradukendaj paĝoj mi ne scias ĉu ĉi tie estas ia organizado de farenda laboro. Bv esplori per "tradukend" AL ✉ 14:20, 6. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Sistemaj mesaĝoj
Dankon pro viaj multaj tradukoj. Sok Na Men Sui Lui 23:01, 6. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] emfazaj pozicioj
Dankon pro via mesaĝo pri emfazaj pozicioj. Mi ĵus legetis ĝin, kaj relegos ĝin kiam mi estos malpli laca. Sok Na Men Sui Lui 21:15, 10. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Uzulo, uzantulo, uzanto
Saluton, jen konsilo por vi: Anstataŭ uzi la netaŭgajn esprimojn "uzanto" aŭ "uzantulo", preferu ĉiam la ĝustan vorton "uzanto" - en plurvortaj kunmetoj sekve ĝian plenan version inkluzive de la fina "o", kiel ekzemple "uzantoskatolo". Vi povas korekti tion en via persona paĝo. Kaj cetere, mi ĝojas konatiĝi kun vin ĉi tie en la Vikipedio! Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:52, 15. Dec 2006 (UTC)
- Dankon, Blahma, pro la konsilo. Mi iom traserĉis tiun mian paĝon kaj ne trovis uzulo-n nek uzantulo-n. Sed mi divenas, ke vi celas mian esprimon uzantula paĝo kaj rekomendas uzi anstataŭe uzantopaĝo-n. Mi konsentas, ke uzantopaĝo verŝajne estas pli preciza kaj eble stile pli konvena. Sed gramatika ĝusteco kaj taŭgeco povas esti alia afero.
- Certe mi scias, ke uzantulo estas stile malĝusta; preferindas uzanto. Laŭ Zamenhof (kaj ĉi tie mi plene konsentas kun li) temas pri apliko de la Principo de Sufiĉo: "ĉar en la grandega plimulto de okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson aĵ." (L.R. 6a eld., #114, citita en P.A.G. §327 piednoto) (miaj grasigoj) Mi tute konsentas: tio ja estas la kutimo, kaj ĝi estas laŭ mi dezirinda kutimo.
- Bedaŭrinde, mi sufiĉe ofte legas asertojn, ke uzantulo estas gramatike malĝusta, ĉar pleonasma, ĉar uzanto jam laŭ sia difino signifas ulo, do uzantulo signifus ulo de ulo! Kun tia juĝo mi ne konsentas. Mi opinias ĝin misanalizo kiu malnecese enkondukas serion de esceptecaj reguloj en la teorion de Esperanto.
- Mi klarigu. Sed unue mi komentu, ke kie la tradiciaj Esperantaj gramatikaj verkoj parolas pri aldonoj de vortelementoj, mi (pro generisma eduko de antaŭ jardekoj) preferas paroli pri forigoj de vortemementoj. Foje iuj pretendas tion bagatela notacia ekvivalento, do simple afero de prezent-stilo. Ĉu ĝi fakte, pro ia Sapir-Whorf-a efiko, estas pli, mi ne scias. Do:
- Se mi ne eraras la Principoj de Neceso kaj Sufiĉo aplikeblas nur al gramatike ĝustaj formoj. Apliki ilin al gramatike malĝustaj formoj estus sencenca kaj ne povas rezultigi sencon. Laŭ la komputika proverbo: Rubaĵo enen, rubaĵo elen. Ke Zamenhof citis la Principon de Sufiĉo ĉi-teme implicas, ke formoj kiel uzantulo estas gramatike ĝustaj (taŭgaj), kvankam laŭ la principo mem ili estas stile malkonvenaj.
- Pri la gramatiko de la koncernaj substantivaj esprimoj, plej regula prezento ŝajnas: (R1 estas (gramatike kaj stile) opcia regulo pri sufiksigo; R2 (forigo de participa 'finaĵo' antaŭ aĵ) & R3 (forigo de ul post participa 'finaĵo') estas (gramatike) opciaj reguloj pleumantaj la Principon de Sufiĉo) (=> = iĝas)
-
-
- bela aĵo =>R1 belaĵo =>R3 belo; R3 tute opcias, sed la finrezulto belo estas ambigua
- uzata aĵo =>R1 uzataĵo =>R2 uzaĵo; Krom se oni volas pli precizigi, apliko de R2 stile preferindas
- uzata ulo =>R1 uzatulo =>R3 uzato; R3 estas preskaŭ deviga stile
- uzanta ulo =>R1 uzantulo =>R3 uzanto; R3 estas preskaŭ deviga stile
-
- Laŭ mi, simpla klarigo/pravigo de la finaj formoj, belo, uzaĵo, uzataĵo, uzato, uzanto postulas malmultajn simplajn regulojn kiaj R1, R2, kaj R3. Kaj tio siavice postulas ian nepleonasman ĝustecon de la plilongaj antaŭirantaj formoj. Ŝajnas al mi, ke eĉ se oni tion ne agnokas alieca pravigo devas antaŭsupozi amason de esceptecaj reguloj, se ĝi entute celas egale kompletan klarigivon.
- La prezentstilo, aldoni elementojn kun al ideo ke uzantulo pleonasme signifas ulo de uzanta ulo neprigas ke rompotaĵo signifu aĵo de rompota ulo kaj estonteco signifu eco de estonta ulo. Por iel eskapi tian implicon tiaj teorioj bezonus aldonajn esceptecajn regulojn.
- La gramatiko de la koncernaj adjektivaj esprimoj bezonas almenaŭ unu aldonan regulon: R4 (iom simple, prepozicio kia de + X-o => X-a). Ekzemple:
-
-
- de uzanta ulo =>R1 de uzantulo =>R4 uzantula; R4 stile estas preskaŭ deviga por eskapi la substantivan formon uzantulo
- de uzanta ulo =>R1, R3 de uzanto *=>R4 *uzanta; ĉar tio senbezone farus la vorton uzanta ambigua. (* = negramatika) Laŭ mi tute malĝusta estas *uzanta en la senco de de uzanto
-
- Do en mia uzantopaĝo me cele uzis la esprimon uzantula paĝo, ĉar mi ŝatas kontraŭbatali la laŭ mi eraran nocion, ke -V(n)tul-formoj (participo+ul) estas ĉiam gramatike eraraj. Tamen, se mi trovos/fabrikos alian oportunon por uzi formon kia -antula en mia paĝo mi volonte ŝaĝos mian uzantula paĝo-on al uzantopaĝo, ĉar, pro ties idiotismeco, ĝi estas pli preciza.
- Denovan dankon pro la mesaĝo. Mi antaŭĝuas legi estontecajn mesaĝojn de vi, ĉu pri tiu ĉi temo, ĉu pri alia temo. O'RyanW (☺ ₪) 02:58, 16. Dec 2006 (UTC)
- Dankon, O'RyanW, pro via tre ampleksa komento pri la afero! Mi kredas, ke mi nun jam iom komprenas vian vidpunkton kaj eble eĉ vidas ĝin prava, kvankam ja kiel agnoskite tamen unuacele kontraŭbatelema formo. Ankaŭ mi ĝojatendas eventualan estontecan komunikadon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:49, 17. Dec 2006 (UTC)
Por mi evidente uzantulo estas pleonasma. uzanto aŭ uzulo estas sufiĉaj. Arno Lagrange ✉ 14:29, 23. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Klement Gottwald
Saluton Oryanw, mi vidis viajn redaktojn. Nun mi estas okupita pro mia nova portalo. Kiam mi estos iom libera, mi relegos la paĝon pri Gottwald kaj respondos viajn demandojn, ĉu bone? Interalie, en simila aspekto mi verkis ankaŭ paĝojn pri ceteraj prezidentoj de Ĉeĥoslovakio. Se mi povas rekomendi al vi pluan, bv legi Emil Hácha, sed vi povas legi ankaŭ ceterajn. Salutas --Petr Tomasovsky 21:36, 16. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] Emil Hácha
Saluton Bill, mi trovis en paĝo pri vestoj, ke tian ĉapelon oni nomas cilindra ĉapelo. Mi ne scias, ĉu tio estas tute ĝusta, sed almenaŭ oni scias, pri kia ĉapelo temas. Ankaŭ eblus alidirektiloj ekz. al cilindro (ĉapelo).
Kio rilatas al artikolo pri Hácha, mi ne scias, kie respondi viajn demandojn, ĉu post la kaŝitaj demandoj aŭ en artikola diskutpaĝo aŭ ĉi tien. Mi do respondas ĉi tien. Mi konsentas kun viaj lingvaj ŝanĝoj. Eble mi ie malforte klakis sur kelkaj klavoj konjektante, ke ili estas tajpitaj, kelkaj korektoj estis mistajpoj aŭ klakoj plie. Mi ne bone kontrolis poste ilin. Rilate al "ambaŭ rajtoj": Tiel estis skribita en devena teksto, mi do tiel tradukis. Eble oni parolas tiel pri juristaj ekzamenoj. Eble oni pensas ekzamenon pri civila juro kaj puna juro.
Estis proklamita punrajto (escepta punrajto) signifas angle "martial law", ĉeĥe "stanné právo". Se mi tradukis tion malĝuste, bv. korekti. Protektorata prezidento estis nur Hácha, Beneš estis ĉeĥoslovaka prezidento kaj antaŭ Protektorato kaj post la milito, do post Protektorato. Tio estas skribita supre en la artikolo. "Bibliofilo" estas amatoro de luksaj aŭ raraj libroj. Bibliofilio estas amo aŭ emo de la bibliofiloj. Tiel diras PIV. "Bravisime" mi tradukis laŭ originalo. Ĝi signifas "eminente", eble sufiĉus "brave". Salutas --Petr Tomasovsky 20:24, 20. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] sistemaj mesaĝoj
Ne timu, mi ne estas tuj efektivigota ĉiujn mesaĝojn en Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj, do ne gravas nun se restas eraroj. Konsilinde bonvolu ne redakti ĝin nun, ĉar mi iom ŝangas la formaton. Mi kontaktos vin tre baldaŭ kiam ĝi estos preta por plua redaktado. Dankon. Sok Na Men Sui Lui 21:24, 21. Dec 2006 (UTC)
- Nu, mi nun finis por hodiaŭ, kaj do la paĝo pretas por vi. Vi vidos, ke mi aldonis klarigon kiel ĝuste uzi la paĝon. Por ekzempli, mi finpretigis du mesaĝojn, kaj tuj poste ekis la roboton, kiu konsekvence faris la jenajn redaktojn. Do, se vi volas, sekvante la klarigon kaj ekzemplon, finpretigi iom da sistemaj mesaĝoj kaj poste lasi por mi mesaĝon, mi reekos la roboton morgaŭ por efektivigi viajn ŝanĝojn. Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 22:07, 21. Dec 2006 (UTC)
-
- Por vi kelkaj repondoj.
- Atentu, ke la sintakso por kaŝkomentoj estas <!-- ... --> anstataŭ <!+- ... --> aŭ simile.
- Mi jam testis, ĉu oni povas havi kaŝkomentojn en sistemaj mesaĝoj -- vidu [1] -- kaj konstatis ke tio ne eblas (la komentoj aperas sin kaŝado), do ne, oni ja devas forigi la anglalingvaĵon. Sed por hepli, mi aldonis ligilon al la anglalingva paĝo kun ĉiuj komentoj.
- Defaŭlte la roboto serĉas nur en Vikipedio:Ŝanĝendaj sistemaj mesaĝoj, do sub-paĝoj (kiel tiu pri EXIF) ne ĝenerale funkcios. Se oni petos, malofte mi volonte uzos ŝanĝitan version de la programo, kiu serĉos mesaĝojn en iu alia paĝo, sed kutime oni metu la ŝanĝotajn mesaĝojn rekte en la ĵus cititan paĝon.
- Mi iom atendis ke vi mem forigos la "ne preta" (forig-ante aŭ -inte alian netaŭgan enhavon, vidu denove mian ekzemplon). Mi simple kontrolos la paĝon antaŭ eki la programon, por certi ke neniu alia metis tien ion intence fuŝan. Se vi bonvolos fari tion kun la mesaĝoj pri kiuj vi iom certas, kaj eventuale lasi aliajn, poste diru al mi kaj mi ekos la roboton.
- Sok Na Men Sui Lui 08:52, 22. Dec 2006 (UTC)
- Por vi kelkaj repondoj.
-
-
- Dankon pro via lasta mesaĝo. Kelkaj punktoj:
- La mesaĝoj ne estis pretaj, ĉar ili ankoraŭ enhavis "##". Tion enmetis Arno nur por helpi diskuton, por ke ni povu listigi la originalon kaj la tradukon; ĝi ne estu parto de la enhavo mem. Mi forigis ilin el la t.n. "pretaj" mesaĝoj por ke ili estu vere pretaj.
- Se oni petas malplenan enhavon per la sintakso kiun vi menciis, la roboto ĝuste malplenigos la paĝon, do se vi ne volas tion, ne petu ĝin de la roboto! Mi do "malpretigis" la malplenajn paĝojn. Por ke estu malpli danĝere, mi nun ŝanĝetis la roboton tiel ke ĝi montras al mi liston de ĉiuj farotaj ŝanĝoj kaj petas de mi konfirmon (sed ne unuopan konfirmon). Mi povus esti ŝanĝinta ĝin por malpermesi blankigi paĝojn, sed tion oni almenaŭ teorie povos iam deziri.
- Tion farinte, mi ekis la roboton. Vidu raporton.
- MediaWiki:Disambiguationspage ŝajnas havi ion strangan -- eble nur la "##" kiun mi ne antaŭe rimarkis, sed bonvolu atenti pri ĝi ĉar ĝi estas eble refarenda. Mi povus redakti ĝin mane, sed kvankam mi povas ensaluti kiel la roboto en mia retumilo kaj havi administran statuson, mi preferas minimumigi manajn redaktojn ĉar ili ne defaŭlte ne aperas en "lastaj ŝanĝoj" pro la robota statuso de la konto. Almenaŭ se vi redaktos la enigan paĝon, io montriĝos en "lastaj ŝangoj". Kompreneble la mesaĝoj estas ankaŭ mane redakteblaj de la administrantoj, la roboto ne estas la nura maniero por ŝanĝi ilin sed ĝi efikas por amasredaktado.
- Bondezire, Sok Na Men Sui Lui 22:48, 22. Dec 2006 (UTC)
- Dankon pro via lasta mesaĝo. Kelkaj punktoj:
-
-
-
-
-
- Mi ekis denove la roboton, kaj efektivigis viajn ŝanĝojn. Vidu denove raporton.
- Tamen, mi iom malkonsentas pri la enhavo de MediaWiki:Unblocklogentry. Se vi rigardas la forbarlibron la malbaroj aperas iom fuŝe miaopinie. Kion vi opinias?
- La malplenajn (malpretajn) mesaĝojn vi aŭ lasu aŭ forigu, depende ĉu vi kredas ke listigi ilin malplenajn daŭre povus esti utile por tradukontoj.
- Salutas, Sok Na Men Sui Lui 09:22, 23. Dec 2006 (UTC)
-
-
-
-
-
-
-
- Denove mi ekis la programon (vidu kontribuojn de la roboto). Sed atentu, ke tre baldaŭ mi forestos dum ioma tempo. Ŝajnas, ke la plejmulto el la mesaĝoj estas nun tradukitaj. Kompreneble kreiĝos estonte pli da tradukendaj mesaĝoj, sed mi jam publikigis la fontokodon de la roboto, do espereble aliuloj povos tiam funkciigi ĝin laŭ bezono. Sok Na Men Sui Lui 00:27, 24. Dec 2006 (UTC)
-
-
-
[redaktu] Foresto
Mi devos foresti por almenaŭ semano tuj post Kristnasko. O'RyanW (☺ ₪) 07:47, 24. Dec 2006 (UTC)
- Bonfarton post via operacio kaj feliĉan novjaron deziras al vi Sok Na Men Sui Lui 08:59, 30. Dec 2006 (UTC)
-
- Kaj pardonon pro la vandalado petas IVLIVS / Sok Na Men Sui Lui / Bonan tagon 09:25, 30. Dec 2006 (UTC)
[redaktu] es:Naísmo
Ombresaco ligis al ne jam ekzistinta es:Naísmo - tial vi trovis ĝin ne funkcianta; kreis ĝin mi kiel redirektilo al ekzistanta es:Naismo. (atentu pri í kaj i) AL ✉ 17:52, 15. Jan 2007 (UTC)~
[redaktu] Besto-Bienaĵoj
Saluton, O'Ryan! Dankon pro via danko. :) Pri "rolulo", en ReVo estas:
Persono en fikciaĵo, teatraĵo, kinaĵo, rakonto
Ankaŭ en ReVo troviĝas "rolisto", difinita kiel egala al "aktoro". Ŝajnas logike tiel, ĉu ne? Rol-ul-o koncernas homon de rolo kaj rol-ist-o koncernas profesion de rolo. :) Pri PIV, mi ne scias. (Cetere, tre plaĉas al mi la libro. :)) Mi legis ĝin en la portugala la lastan jaron, kaj unu el miaj profesoroj sugestis legi ĝin por politikscienca kurso.) --Raoni Sousa 20:29, 14. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Mary Wollstonecraft
Dankon pro la multaj korektoj ! Mi ĝojas, ke sperta esperantisto relegis la artikolon : mi observis la korektojn atenteme, kaj provos ne plu fari la samajn erarojn.
Per "Universitarioj", mi aludis al universitataj serĉistoj, sed la vorto ja ne estis tre bona. Mi anstataŭigis ĝin per "Kritikistoj". Thomas Guibal 19:14, 20. Mar 2007 (UTC)
[redaktu] Redakto de matematikaj artikoloj
Mi vidas, ke vi ridaktas matematikajn artikolojn. Mi petas eble unue korekti tiun ĉi artikolon Vikipedio:Tradukado/Polusa_koordinata_sistemo, ĉar ĝi estis proponita kiel 80 000a artikolo, kaj jam tempas pretigi ĝin. Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 23:32, 30. Mar 2007 (UTC)
- Grandan dankon pro via bonega laboro koncerne la artikolon! Neniom timu pri la enhavo, mi havas spertulojn, profesiajn altnivelajn matematikistojn, kiujn mi petas revizii niajn artikolojn -- do, tio ne estu problemo. Gravas, ke ĝi nun estas polurita kaj belaspekta. Bedaŭrinde mi lasttempe devis multe batali en Ukraina Vikipedio (vidu reeĥon sur mia personpaĝo ĉi tie -- en la angla). Mi ankaŭ vidis, ke vi transprenis miajn simbolojn por subskribo kaj ĝojas, ke ili plaĉis al vi!!! :) Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:52, 1. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Hunda Koro
Kara amiko, dankon pro via bonkora reago al miaj plibonigoj. Mi ege ĝojis vidi, ke vi lanĉis tiun artikolon, kaj mi, kiel tradinto de la filmo "Hunda Koro" (subtitolojn) el la rusa al Esperanto simple sentis min devigita iel kontribui :) Mi planas prilabori la artikolon, ĉar mi sufiĉe bone orientiĝas en la temo, sed, ve, mankas al mi tempo. Amike kaj antaŭĝuante nian estontan kunlaboron, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:52, 1. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Pri basketbalo kaj korbopilk(ad)o
Saluton, Oryanw! Mi estis ŝanĝinta vortojn kun "korbopilk" al vortoj kun "basketbal" en la artikolo Universitato Kentukio, ĝuste pro tio, ke multaj konfuzas korbopilkon kaj korbopilkadon. Se oni sekvas la logikon esprimatan en "Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto" (de René de Saussure), ni havas:
korbopilko = objekto pilk karakterizata de objekto korb korbopilkado = agado karakterizata de objekto pilk karakterizata de objekto korb
Tio estas, dum korbopilko estas pilko (la ludilo mem), korbopilkado estas agado, kiun korbopilko karakterizas. Se laŭ PIV korbopilko estas sporto, bedaŭrinde tio estas misaĵo. Krome (laŭ mi) "basketbalo" estas preferinda, je kultura vidpunkto. Neniu povas aserti, ke la celata ludo estas la sola ludo en la mondo karakterizata de pilko karakterizata de korbo. La samo validas pri futbalo/piedpilkado, handbalo/manpilkado (ĉu nur en tiu sporto estas pied/man+pilk?). Krome, ili ŝajnas sufiĉe (tio estas, pli ol aliaj vortoj esperantigitaj laŭ la 15-a regulo) internaciaj. Kion vi pensas pri la afero? Amike, Raoni Sousa 23:03, 3. Apr 2007 (UTC)
[redaktu] Finpolurado
- Ĉio bonas, krom tio ke la redakta resumejo estas tute ne tauĝa loko por rimarki artikolon. Pli bone kreu kategorion por ĉi tiaj artikoloj. Mi ne scias multajn terenojn de matematiko, sed ion, eble, mi sukcesos fintrarigardi. Kaj tiam ne nur mi povos rigardi la artikolojn. Maksim 09:25, 4. Apr 2007 (UTC)
- > ...la kategorion Artikoloj pretaj por finpolurado lingva kaj faka...
- Bone. Maksim 18:10, 4. Apr 2007 (UTC)