Paĉamama
El Vikipedio
Paĉamama aŭ Mama Paĉa estis por la inkaoj diino adorita, personigita patrino tero kaj do fekundecdiino. Paĉa estas la keĉua vorto por tero aŭ mondo. Inkaoj oferadis lamojn kaj aliajn bestojn al Paĉamama. Ŝi edziniĝis al Inti, la sundio.
Ankoraŭ hodiaŭ Paĉamama estas adorata en multaj regionoj de Peruo, Bolivio kaj Ekvadoro, sed ankaŭ en la nordokcidenta parto de Argentino kaj en la nordo de Ĉilio. Ĉe multaj indigenoj Paĉamama kunfandiĝas kun la virgulino Maria. Tiel miksiĝas idolistaj kaj kristanaj ideoj.