Palm
El Vikipedio
Palm estas la komerca nomo de komputiletoj sufiĉe malgrandaj kaj malpezaj por ilin teni sur la manplato kaj kunporti en la poŝo.
La unuaj modeloj de tiuj poŝkomputiloj fabrikitaj de Palm, Inc. (dum ĝi estis filio de U.S. Robotics aŭ 3Com) nomiĝis Palm Pilot. Pli ĵusaj modeloj fabrikitaj de PalmOne ne plu nomiĝas Pilot, tamen la vorto Palm eniris la komputilan ĵargonon kiel sinonimo de poŝkomputilo, sendepende de komerca marko.
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |