Paruliedoj
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngParuliedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Dendroica magnolia
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Multaj; vidu tekston. |
La Paruliedoj (Parulidae), estas specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. La familio ampleksas 25 genrojn.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Paruliedoj ekskluzive troviĝas en la Nova mondo. Ili vivas en malsamaj vivejoj, kiel arbustejoj, marĉoj, foliarbaroj, koniferarbaroj kaj mangrovarbaroj, de Kanado ĝis al Sudameriko kaj loĝas prefere en la superaj regionoj de la arboj. Nur malmultaj specioj vivas sur la grundo aŭ grundoproksime. La plej multaj specioj, kiuj vivas kaj kovas en la sudo, estas nemigraj birdoj. La specioj, kiuj disvastiĝis en la nordo kaj tie havas siajn kovregionojn, apartenas al la migrantaj birdoj
[redaktu] Distingiloj
La korpo de la Paruliedoj estas de 10 ĝis 19 centimetrojn longa. Karakteriza por la malgranda, svelta birdo estas la mallarĝa, pinta beko. La plumaro havas ampleksan spektron da koloroj, de hel- ĝis malhelbruna, de hel- ĝis malhelgriza, de oliva bruno ĝis sata, brila ruĝo, flavo aŭ bluo. Antaŭ ĉio la kovovestaĵo aspektas pompkolora. La seksoj de la specioj en la tropikaj regionoj estas samkoloraj kaj portas ofte dum la tuta jaro kolororiĉan plumaron. Ĉe la nordaj Paruliedoj la masklo ekster la kova tempo portas la saman koloron kiel la ino. Kiam en aŭtuno ili atingas la travintrajn regionojn en la sudo, la masklo ŝanĝas la kovovestaĵon kontraŭ la ripozvestaĵo. Antaŭ ol ili forlasas sian travintroregionon en la sudo kaj flugas al la nordo, ili denove surmetas sian kovovestaĵon.
Ilia kantartoj ne estas speciale evoluintaj. Sed se ili kantas, ili tre persiste koncertas. Ilia voĉo havas altan kaj teneran tonon. Escepto estas la plej granda Paruliedo Flavabrusta ikterio (Icteria virens). Ĝia voĉo estas basa kaj laŭta.
[redaktu] Nutrado
La paruliedoj nutras sin per multaj diversaj insektoj, kiel skaraboj, raŭpoj, papilioj aŭ muŝoj, samkiel per araneoj kja limakoj. Krome per fruktoj kaj plantopartoj. La insektojn ili bekpikas de la folioj kaj arboj aŭ predas flugante.
[redaktu] Generado
Ĉe la Paruliedoj en la nordo precipe la inoj konstruas la neston. La maskloj nur fojfoje partoprenas en ĝi. La nestoj havas diversajn formojn kaj varias, samkiel la nestsituo, de specio al specio. Je la arboj oni vidas plej ofte pelvetoformajn nestojn, kiuj aŭ estas supre malfermaj, aŭ, se fermitaj, havas flankan enirejon. Iuj specioj ekloĝas en forlasitaj pego-truoj aŭ en nestkestoj. La ovaro konsistas el kvar ĝis kvin ovoj, kiujn la ino sola elkovas.
Ĉe la tropikaj specioj de la Paruliedoj la nestoj ofte situas dense ĉe la grunda vegetaĵaro. La ovaro konsistas el du ĝis tri ovoj. La maskloj partoprenas pli en la nestkonstruado kaj idarflegado.
[redaktu] Genroj kaj specioj
- Basileuterus (25 specioj)
- Basileuterus bivittatus
- Basileuterus luteoviridis
- Basileuterus trifasciatus
- Basileuterus tristriatus
- Basileuterus fraseri
- Basileuterus flaveolus
- Basileuterus chrysogaster
- Basileuterus leucophrys
- Basileuterus culicivorus
- Basileuterus belli
- Basileuterus griseiceps
- Basileuterus leucoblepharus
- Basileuterus signatus
- Basileuterus ignotus
- Basileuterus rufifrons
- Basileuterus basilicus
- Basileuterus nigrocristatus
- Basileuterus melanogenys
- Basileuterus hypoleucus
- Cardellina (1 specio)
- Cardellina rubrifrons
- Catharopeza (1 specio)
- Catharopeza bishopi
- Dendroica (29 specioj)
- Dendroica angelae
- Dendroica adelaidae
- Dendroica graciae
- Dendroica caerulescens
- Dendroica castanea
- Dendroica vitellina
- Dendroica occidentalis
- Dendroica fusca
- Dendroica pensylvanica
- Dendroica dominica
- Dendroica petechia
- Dendroica chrysoparia
- Dendroica plumbea
- Dendroica virens
- Dendroica striata
- Dendroica pinus
- Dendroica coronata
- Dendroica pityophila
- Dendroica magnolia
- Dendroica kirtlandii
- Dendroica palmarum
- Dendroica cerulea
- Dendroica discolor
- Dendroica pharetra
- Dendroica tigrina
- Dendroica townsendi
- Dendroica nigrescens
- Ergaticus (2 specioj)
- Ergaticus ruber
- Ergaticus versicolor
- Euthlypis (1 specio)
- Euthlypis lachrymosa
- Geothlypis (9 specioj)
- Geothlypis rostrata
- Geothlypis beldingi
- Geothlypis flavovelata)
- Geothlypis aequinoctialis)
- Geothlypis nelsoni
- Geothlypis speciosa
- Geothlypis semiflava
- Geothlypis trichas
- Geothlypis poliocephala
- Granatellus (3 specioj)
- Granatellus sallaei
- Granatellus pelzelni
- Granatellus venustus
- Helmitheros (1 specio)
- Helmitheros vermivorus
- Icteria (1 specio)
- Icteria vireus
- Leucopeza (1 specio)
- Leucopeza semperi
- Limnothlypis (1 specio)
- Limnothlypis swainsonii
- Microligea (1 specio)
- Microligea palustris
- Mniotilta (1 specio)
- Mniotilta varia
- Myioborus (11 specioj)
- Myioborus brunniceps
- Myioborus melanocephalus
- Myioborus pictus
- Myioborus cardonai
- Myioborus pariae
- Myioborus torquatus'
- Myioborus miniatus
- Myioborus flavivertex
- Myioborus ornatus
- Myioborus albifrons
- Myioborus albifacies
- Oporornis (4 specioj)
- Oporornis agilis
- Oporornis tolmiei
- Oporornis philadelphia
- Oporornis formosus
- Parula (4 specioj)
- Parula pitiayumi
- Parula gutturalis
- Parula americana
- Parula superciliosa
- Protonotaria (1 specio)
- Protonotaria citrea)
- Seiurus (3 specioj)
- Seiurus aurocapilla
- Seiurus motacilla
- Seiurus noveboracensis
- Setophaga (1 specio)
- Setophaga ruticilla
- Teretistris (2 specioj)
- Teretistris fornsi
- Teretistris fernandinae
- Vermivora (9 specioj)
- Vermivora pinus
- Vermivora peregrina
- Vermivora crissalis
- Vermivora bachmanii
- Vermivora chrysoptera
- Vermivora celata
- Vermivora lucia
- Vermivora ruficapilla
- Vermivora virginiae
- Wilsonia (3 specioj)
- Wilsonia canadensis
- Wilsonia citrina
- Wilsonia pusilla
- Xenoligea (1 specio)
- Xenoligea montana
- Zeledonia (1 specio)
[redaktu] literaturo
- Jon Curson: New World Warblers (New Mermaids), 1994 - ISBN 0713639326
[redaktu] Wikilink
- Videos über Waldsänger an Internet Bird Collection