Paul Peeraerts
El Vikipedio
Paul PEERAERTS [PErarts] (naskiĝis la 27-an de novembro 1946) estas flandra esperantisto. Li naskiĝis en Antverpeno, Belgio, kaj studis lingvojn en altlernejo Karolo la Granda. Li laboris profesie kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979.
Li esperantistiĝis en 1965. Redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo Esperanto-Panorama de 1970 ĝis 1990. En 1971 li tradukis la germanan Esperanto-kurson Esperanto programita de Hermann Behrmann al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 li eklaboris kiel direktoro de GCA kaj poste de Flandra Esperanto-Ligo. Ekde la fondo de la internacia revuo Monato en 1980 li kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj Recenzoj (1992-1995), Noticoj (1992-1997) kaj Leteroj (2006 ĝis nun) kaj plejparte kiel redakcia sekretario (1992 ĝis nun).
Kiam Interreto komencis populariĝi, li verkis kelkajn broŝurojn por komencantoj, kiel Interreto ... inter kio? (aperis en Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj Malgranda manlibro pri HTML (nur en Esperanto).
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |