Paulus Utsi
El Vikipedio
Paulus UTSI (1918-1975) naskiĝis en Lyngseidet, Norvegio. Li ĉefe loĝis en Svedio, somere en Vaisaluokta kaj vintre en Porjus. Li estis boacbredisto, slojdisto kaj verkisto. Liaj poemoj estas plenaj de nostalgia melankolio pri la sorto de la samea popolo. Laǔ Utsi la teĥnika kaj ekonomia evoluo minacis la samean kulturon. La ĉefaj poemaroj de Utsi estas Giela giela (1974, ŝnurkaptu la lingvon) kaj la postmorta Giela gielajn (1980, ŝnurkaptu per la lingvo). Utsi verkis paralele en la nordsamea kaj la sveda.
Tri poemoj en esperanta traduko estas legeblaj ĉe: http://www.everk.org/index.php?id=19,107,0,0,1,0