Pedro Pablo Lamas Díaz
El Vikipedio
Pedro Pablo LAMAS DÍAZ (naskiĝis la 18-a de oktobro|18-an de oktobro]] 1929) estis kuba honora membro de UEA.
Li esperantistiĝis en 1962, kiam li estis gimnazia instruisto pri ekonomiko. Li fondis la unuan Esperanto-grupon en sia provinco kaj lerte eluzis la rimedojn de radio-elsendoj, revuoj, instruado, personaj intervenoj ĉe Ministerio pri Edukado k.s por disvastigi intereson kaj scion pri la lingvo tra sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. Kune kun Raíl Juárez Sedeño li estas ĝenerale konsiderata kiel „patro“ de la hodiaŭa forta kuba movado kaj kunfondinto de Kubasperanto-Asocio. De 1971 ĝis 1984 li rolis kiel UEA-peranto por Kubo, kunlaboris kun ILEI kaj flegis la disvastiĝantan movadon en sia provinco. Li posedis imponan kolekton de Esperanto-libroj, kiuj estis je dispono de seriozaj studantoj.