Pedunklo
El Vikipedio
Pedunklo (latine pedunculus; sinonime flortigeto) estas speciala tigeto portanta floron aŭ florojn.
La flora akso dividiĝas je du partoj: la sube plilongiĝinta parto estas la pedunklo, la supra estas la toruso. La pedunklo ligiĝas al la vegetativa ŝoso aŭ (ĉe infloresko) aŭ kiel pedunkleto al la florara akso (tiukaze oni parolas pediceloj). Oni ofte povas trovi ĉebaze de la pedunklo folietojn, kiuj estas la superfoliaraj folioj, brakteoj. Se la pedunklo estas tre mallonga, ne videbla, oni parolas pri sid-pedunklo (sunfloro, salvio).
Se la vegetativa ŝoso estas tre mallonga, bazfolia aŭ ĝi estas en la tero, oni parolas skapo (hungare tőkocsány) ekz. ĉe tulipo, narciso.
Pedunklo estas nomo de ĉiu el la cerbaj kordonoj, kiuj kunligas la cerebalon kun la cerbo kaj la cerbon kun la mjelo.