Pentekosto
El Vikipedio
La nocio pentekosto (el la greka pentekosté = kvindek) signifas la kvindekan tagon post pasko.
Je pentekosto estas festata la alsendo de la Sankta Spirito kaj la fondiĝo de la eklezio.
La historia-kalendara fono estas la juda semajnfesto Ŝavuot, kiu estas festata 50 tagojn post pesaĥo la dian revelacion sur la monto de Sinai.
Tiu tago estas festotago de la katolikoj laŭ deklaro de la nicea Koncilio en 325. La tago okazas inter 10-a de majo kaj 13-a de junio, kio ebligis la pluvivon de la praaj paganaj kutimoj, superstiĉoj.
Kun pentekosto estas ligitaj diversaj popolkutimoj, ekzemple la pentekosta reĝlando - pentekosta vizitado kaj promenado en la vilaĝo.