Peter Fleming
El Vikipedio
La angla verkisto kaj ĵurnalisto Peter FLEMING naskiĝis je la 31-a de majo 1907 en Londono kaj mortis je la 18-a de aŭgusto 1971 en Black Mount. Li multe vojaĝis (ekz. al Meksiko, Brazilo kaj Ĉinio) kaj literature ĉefe famiĝis pro siaj vojaĝraportoj. Ankaŭ lia frato Ian Fleming estis fama verkisto.
[redaktu] Famaj verkoj:
- Brazilian adventure (1933)
- News from Tartary (1936)
- The forgotten journey (1952)
- The siege at Peking (1959)
- Bayonets to Lhasa (1961)