Petrila
El Vikipedio
Petrila (hungare: Petrilla) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero de Orienta Jiu, nordokcidente de Petroşani. En 1910 ĝi havis 9271 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 29302 (rumanoj, 9% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1733. Ĝiaj brunŝtonkarbominejoj malfermiĝis en la dua parto de la 19-a jarcento. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye).
[redaktu] Renomaj personoj
- Bács Lajos (19-a de januaro 1930) hungara kapelestro, komponisto