Pielinen
El Vikipedio
Pielinen | |
---|---|
Koordinatoj | 63° 15' N, 29° 40' E Mapo |
Landoj de la baseno | Finnlando |
Maksimuma longo | 100 km |
Maksimuma larĝo | 10 km |
Surfaca areo | 894,21 km² |
Surfaca alto | 93,7 m |
Setlejoj | Nurmes |
Pielinen estas la kvina plej granda lago de Finnlando. Ĝi kovras areon de 894,21 km² en la Norda Karelia regiono je alto de 93.7 m pli supre de la marnivelo. La lago havas longon de 100 km kaj larĝon de 10 km.
Je la norda fino de la lago estas urbo Nurmes. La Nacia Parko Koli estas situita je la okcidenta bordo de la lago, la urbo Lieksa estas je la orienta bordo.
La asteroido 1536 Pielinen estas nomita pro la lago.