Pieter Hendriks
El Vikipedio
Pieter HENDRIKS, nederlandano, (friso), ĉefinstr. Nask. 22 nov. 1899 en Hindeloopen. E-isto de 1923. Gvidis la unuan kurson en la frisa ĉefurbo Leeuwarden kaj iniciatis fondon de unua grupo en 1926. Estas de tiu tempo la "motoro" de la E-movado en Frislando. Fondis plurajn grupojn instruis E-n al pli ol 300 personoj. Por UEA varbis preskaŭ 100 anojn. Estrarano de LEEN.