Pinglo
El Vikipedio
Pinglo estas metala stangeto, pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita per kapo ĉe la alia, uzata por pike fiksi ŝtofojn, paperojn ktp. Pinglo estas ilo, kiu konsistas el malmola, rigida materialo (pli frue el osto, hodiaŭ plej ofte el metalo) kaj kiu havas tre longan, maldikan formon, kun pinto sur unu fino.
Pinglo nomiĝas ankaŭ aliaj objektoj kun simila formo aŭ funkcio: ornamaj broŝoj, pintaj montoj, longaj bestoj ...
Enhavo |
[redaktu] Injekta pinglo
Specifa formo de la pinglo estas la injekta pinglo (kanulo). Ĝi konsistas el kava tubeto pinte oblikve detranĉite, per kiu likvaĵo aŭ gaso estas injektita aŭ (sango, likvaĵo) forsuĉita. Ĝi estas plej ofte uzata en la medicino kiel parto de injektilo, sed ankaŭ ĉe aliaj teknikaj procesoj.
[redaktu] Kudra pinglo aŭ kudrilo
Kudrilo estas pinglo kun truo ĉe la nepinta fino. Ĝi servas por kunligi materialojn plej ofte el teksaĵoj per fadenoj. Tiun proceson oni nomas kudrado.
Kudriloj ankaŭ estas uzataj en brodado, stebado kaj vestflikado.
Kudriloj jam estis uzataj en la ŝtonepoko. Konserviĝis kudriloj el osto aŭ mamuta tusko.
Aleno (pinglego) estas rekta aŭ kurba pika stangeto, uzata de ledlaboristo, ŝuisto kaj similaj por bori truojn kaj ebligi stebon.
[redaktu] Rondkapa pinglo
La kapa pinglo havas kapon, globeton anstataŭ truo, kio faras ĝin facile kaptebla kaj kiu malebligas la trakuron de la pinglo tra la teksaĵo. La kap-pinglo servas por provizore kunteni du teksaĵojn ĉe provo antaŭ la kudrado.
Variaĵo pli stabila estas najlo uzata por pli pezaj materialoj (ligno, ŝtono ...).
[redaktu] Arĉa pinglo (fibolo)
La arĉa pinglo aŭ sekurpinglo uzatas por provizora kunteno de teksaĵoj. La diferenco inter rondkapa kaj arĉa pinglo estas, ke oni povas per arĉa pinglo fiks-fermi la teksaĵojn. Ĝi estas kurba kaj tiel elformita, ke la kunfermita pinglo mem ne malfermiĝas.
[redaktu] pliaj pingloj
- harara pinglo
- trikopinglo
- valvopinglo
- akvaforta pinglo
- kompaspinglo, rapidometra pinglo, nadlo;
- akupunktura pinglo
- kravata pinglo
kudromaŝino
[redaktu] pingloformoj en naturo
- marpinglo - fiŝoj el familio Syngnathidae
- rokpinglo - sola pinta roko
En la praepoko oni ekuzis kiel kudrilojn pinglojn el osto, pli poste aperis la metalaj pingloj. Oni produktis ilin en la 19-a jarcento el drato per malvarma premo, froto, pintigo.
Esprimoj ligitaj al pinglo
- pinglujo
- ĉapelpinglo
- pinglokuseneto
- pinglego = aleno
- frizpinglo
- dentpinglo estas ligna pinglo por purigi dentojn
- harpinglo
- perkutpinglo
- prempinglo (piknajlo)
- kudriltrueto
[redaktu] pinglofolio
Pinglo estas ankaŭ la samforma, maldika, iomete rigida, pinta folio de koniferoj ekz. de abio, piceo, lariko, pino (pinglofolio). Tiu folio vivdaŭras ĝenerale 3-5 jarojn, malofte eĉ 10 (Araucaria imbricata).
La folio estas plata kun du paralelaj kanaloj Abio aŭ kun centra ripo taksuso, angule rombeca (piceo, Pinus, Larix) aŭ skvamoforma (Cupressus). En la folio troviĝas plej ofte unu vejno.
La folioj staras unuope, duope aŭ plurope.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- pinglofolia arbaro
[redaktu] Proverboj, esprimoj ligitaj al pinglo
- sidi sur pingloj - maltrankvile atendi la ĉeson de malkomforta aŭ embarasa situacio
- kudriltrueto - "Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri la regnon de Dio." (biblio: Mat 19,24)