Pjotr Stolipin
El Vikipedio
Pjotr Arkadeviĉ Stolipin (ruse Пётр Арка́дьевич Столы́пин naskiĝis la 14-an de aprilo 1862 [laŭ malnova kalendaro 2-an de aprilo] Drezdeno, Saksio – mortis la 18-an de septembro 1911 [5-an de septembro] Kievo, Rusa Imperio), konservativa rusa politikisto, inicianto de agraraj reformoj post la 1905-a revolucio por plibonigo de jura kaj ekonomia situo de la kamparano.
Li estis guberniestro de Grodno (1902) kaj Saratov (1903), kie li montris apogon por plibonigo de la kamparana vivo, sed li samtempe subpremis la ribelemajn provojn. Nikolao la 2-a rusa caro ekatentis pri la kaj en majo de 1906 nomumis lin ministro pri internaj aferoj, en julio eĉ al prezidanto de la ministraro. Stolipin disigis la 22-an de julio 1906 la Duma-n, rusan parlamenton, kiu postulis pli grandan partoprenon en la agrarreformaj planoj. Li enkondukis em oktobro, novembro siajn reformojn per dekreto.
Li ĉesigis la limigojn, kiuj malhelpis la partoprenon de la kamparanoj en la normalaj juĝistaraj procesoj, la kamparanoj ricevis pli da libereco por elekti la lokajn reprezentantojn, ili rajtis elpaŝi la agrokomunumon kun sia agro. Stolipin esperis, ke tiel elformiĝas bonhava, carfidela kamparana klaso.
Li samptempe starigis militarajn juĝejojn, kiuj traktis aferojn de personoj akuzitaj je terorismo kaj ribelo. Tiuj tribunaloj ekzistis nur kelakjn monatojn, sed decidis je mortkondamno pri kelkmil akuzitoj. La ĉefminsitro tiel akiris multajn malamikojn en la politika centro kaj maldekstra flanko.
Stolipin en junio de 1907 (tri monatojn post la kunvoko) denove disigis la (duan) Dumaon, ĉar tiu ne akceptis liajn agrarajn reformojn. En tago de disigo de la Dumao, li eldonis leĝon pri elektoj, kiu limigis partoprenon de kamparanoj, laboristoj, malplimultoj en la elektoj.
Per akcepto de konstitucia kadro li forigis de li la ektremdekstrulojn, dum la moderaj dekstruloj kunlaboris kun li en la tria Duma, kiu kunsidis en novembro de 1907. Li akceptigis la leĝojn pri la pluaj agraraj reformoj en junio de 1910 kaj 1911, li ekis fortan rusigan politikon en Finnlando.
Stolipin –en marto de 1911 – disvastigis la agrarajn reformojn eĉ je la polaj aroj, dum la caro ĉesigis funkcion de la Duma kaj aliaj registaraj instancoj, je altrudo de Stolopin.
Tiuj paŝoj akiris por Stolopin multajn malamikojn kaj atencinto murdis lin dum teatra spektaklo en Kievo (kiun partoprenis eĉ la caro). La atencinto havis policajn kontaktojn, tiel povis li eniri la teatrejon.