Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
El Vikipedio
La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (aŭ PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren. Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de la Internacia Lingvo.
Por plifaciligi la komprenon, ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn. Ekzemplo estas "o-vorto" anstataŭ "substantivo". Ĝi estas praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj, diference de Plena Analiza Gramatiko.
De 1994 ĝis 2006 ĝi ekzistis nur en la Interreto. Ekde januaro 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de ELNA.
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.