Pomakoj
El Vikipedio
Pomakoj (en la bulgara: българи-мохамедани; memnomo pomak, arjan, poganec, marvak, poturnak) estas grupo de slavoj, praktikantaj islamon. La pomakoj loĝas precipe en Rodopi-montaro sude de Plovdiv, ĉefe en t.n. 'pomakaj anklavoj'. Post la disfalo de komunismo, la pomakoj ekserĉis sian identecon kaj reliefiĝis 3 subgrupoj. Kelkaj substrekis sian etnan apartenon al bulgaroj kaj kovertiĝis en kristanoj, la aliaj deklaris pri ilia turka identeco. La tria grupo provis krei sian etnan identecon surbaze de islamo.
Oni supozas ke la pomakoj estas posteuloj de bulgaroj, kiujn la turkoj perforte islamigis en XVIIa jarcento. En 1964 ribelis kontraŭ la provoj de ilia bulgarigo.