Potsdamo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Brandenburgio > Potsdamo < Urbo
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
areo: | 187,28 km² (ekde 2003-10-26) |
enloĝantoj: | 144.969 (2003-11-30) |
loĝdenso: | 774 loĝantoj/km² |
alteco: | averaĝe 35 m super marnivelo |
horzono: | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: | 14401-14482 |
telefono: | 0331... |
geografia situo: | 52° 24’ NO, 13° 04’ OR |
regiona aŭtoprefikso: | P |
administra ŝlosilo: | 12 0 54 000 |
administra subdivido: | 6 loĝkvartaloj kaj 9 partoj |
poŝtadreso: | Stadtverwaltung Friedrich-Ebert-Str. 79/81 14469 Potsdam |
retejo: | www.potsdam.de |
elektronika adreso: | information@potsdam.de |
Politiko | |
ĉefurbestro: | Jann Jakobs (SPD) |
Potsdamo aŭ Pocdamo (germane:Potsdam [POTSdam]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Brandenburgio.
La urbo estis unuafoje dokumente menciita en 993 (kiel Poztupimi), ekde 1317 ĝi havas la rangon de urbo. Ekde la 17-a jarcento Potsdam estis la somera rezidejo de diversaj regantoj: La kastelo Sanssouci kun sia parko, konstruita ekde la 18-a jarcento far Frederiko la 2-a de Prusio, nuntempe estas grava vidindaĵo de la urbo. Post la Dua mondmilito, en 1945, la aliancaj potencoj en la kastelo Cäcilienhof decidis pri la estonto de Germanio.