Preĝejo de Sankta Henriko
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Nova Urbo > Preĝejo de Sta Henriko < Turismo
Preĝejo de Sta Henriko (kostel svatého Jindřicha). Fondita en la jaro 1348, konstruita en la dua duono de 14-a jarcento; la renesancstila vestiblo el la jaro 1528; ambaŭ ka-peloj en frua baroko. La internan barokstilan ekipon el la unua duono de la 18-a jarcento oni regotikigis en la jaro 1875. Apartigita de la preĝejo staras la sonorilturo, gotika kampa-nilo, kiun konstruis je la fino de 15-a jarcento la novurbanoj memore al la husanaj militoj. Kune kun la preĝejo ĝi estas vidinda oazo - konservita insulo de iama tempo en la trafik-plena moderna parto de la urbo.