Pregola
El Vikipedio
Pregolja, ankaŭ literumita kiel Pregola, (en cirilaj literoj: Преголя, litove: Preglius, germane: Pregel, pole: Pregoła) estas rivero en la rusia provinco Kaliningrado. Ĝia longeco estas 123 km. Ĝi komencas kiel kunfluo de la riveroj Instruch kaj Angrapa kaj enfluas en la Baltan Maron tra la Vistula Laguno.