Premvalvo
El Vikipedio
Hidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo
Premvalvo - Regulig-elemento, ĉe kiu la reguligata premo estas preskaŭ sendependa de tiumomenta flu-kvanto.
Oni distingas diversajn tipojn, depende de la situo de la reguligata premo.
[redaktu] Prem-redukta valvo
Prem-redukta valvo reguligas la premon ĉe sia elira (de-flua) flanko. Ĝia celo estas teni tiun premon konstanta, kiam varias la trafluo kaj, en limoj, la premo ĉe la enflua flanko.
[redaktu] Prem-limiga valvo
Prem-limiga valvo reguligas la premon ĉe sia enira (al-flua) flanko. Ĝia celo estas malhelpi, ke tiu premo transiru certan limon. En tia okazo la valvo malfermiĝas por forkondukti la troan premon.
Ĉi tiu artikolo pri "Premvalvo" ankoraŭ estas ĝermo pri teknologia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.