Pro kio?
El Vikipedio
Pro kio? estas originale esperantlingva krimromano de Argus (ps. de Friedrich Ellersiek). 1920, 158 p. „Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mirinde uzas nian lingvan riĉecon.“ (G. S. ,E', 1921, p: 55.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |