Ptaho
El Vikipedio
Ptaho estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio.
Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorita kiel enkarniĝo. Imhotep, la konstruiston de la ŝtupopiramido, oni rigardas kiel unu el la filoj de la dio Ptaho.
[redaktu] Reprezentado
Kutime oni prezentas lin kiel mumio en alĝustigita vestaĵo, kun senhara kapo kaj ĉapo. En siaj manoj li tenas bastonon, kiu estas kunmetaĵo el Anch-kruco kaj Was-sceptro - simboloj de povo kaj forto. Ekde la meza regno li portas rigidan mentonbarbon.
[redaktu] Religia evoluo
Dum la malnova regno Ptaho kunfandiĝas kun la falkoforma Sokar, alia dio el Memphis, kaj estas nomita Ptaho-Sokar. La multe pli grava kunfandiĝo kun la dio de mortintoj Oziriso evoluis al dio Ptaho-Sokar-Oziriso, kies bildo ofte troviĝas sur tombaldonaĵoj de privatuloj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Ptah-Hotep (france)
- Ptaho (france)