Pumi-hundo
El Vikipedio
Pumi-hundo (hungare pumi; ebla alia esperantigo pumio, (hungara drathara ŝafista hundo (mezvortaro))) estas hungara ŝafista hundo, plej verŝajne kruciĝo de puli-hundo kaj francaj aŭ germanaj ŝafhundoj, kun starantaj oreloj. Laŭ ĝia konduto, ĝi apartenas al paŝtistaj terieroj.
Ĝia kapoparto ŝajnas esti pli longeta, la korpo mem estas pli maldika ol tiu de la puli-hundo, sed tion kaŭzas, ke ĝin ne kovras tia abunda hararo. La oreloj estas rektaj, starantaj, sed la orelfino iometze kliniĝas.
La kapa hararo ŝajnas barba, liphara. Ĝia koloro estas plej ofte helgriza. Ŝultroalto: 40-50 cm. Ĝi estas pli vigla ol la puli-hundo.
vidu mudi-hundo
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj