Quedlinburg
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj indikoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Regiona subdistrikto: | Subdistrikto Quedlinburg |
Geografia situo: | 51° 47' N 11° 8' O |
Alteco: | 123,5 ĝis 182,6 m super NN |
Areo: | 78,15 km² |
Loĝantoj: | 22.795 (30-a de junio 2005) |
Loĝdenseco: | 292 loĝantoj/km² |
Poŝtkodo: | 06484 |
Telefonkodo: | 03946 |
Regiona aŭtokodo: | QLB |
Administra kodo: | 15 3 64 016 |
Adreso de la urba administracio: | Markt 01/ 06484 Quedlinburg |
Urbestro: | Eberhard Brecht (SPD) |
Quedlinburg estas la administracia centro de la subdistrikto Quedlinburg. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto.
Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti- preĝejo kaj la Brühl-parko.
Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
[redaktu] Muzeoj
- Ständerbau (Muzeo pri trabfaka konstruado)
- Kastela muzeo
- Katedrala trezoro
- Klopstock-Muzeo
- Feininger-Galerio
- Lignoverma muzeo
- Mezgermana muzeo de modelfervojoj kaj ludiloj
- Muzeo pri vitropentrado kaj metiartoj
[redaktu] Preĝejoj
- Ägidii-preĝejo
- Benedikti-preĝejo (Marktkirche)
- St. Blasii-preĝejo
- St.-Johannis-preĝejo
- St.-Johannis-kapelo
- St.-Mathilde-preĝejo
- Nikolai-preĝejo
- St. Servatii-preĝejo (iama fondaĵa preĝejo, poste kastela preĝejo)
- Wiperti-preĝejo
[redaktu] Konstruaĵoj
- Romanika fondaĵa preĝejo St. Servatius
- Kastelo
- Ständerbau (trabfaka konstruaĵo el la 14-a jarcento)
- Historia foirplaco
- Urbodomo
- Salfeldt-a palaco
Urbomuro kun urboturoj
- Schreckensturm(= timiga turo) - en ĝi troviĝas torturejo kaj ublieto. Vizitebla kaj por kuraĝuloj loĝebla (du modernaj hotelĉambroj)
- Lindenbein-a turo (Alta turo) - kun galerio
- Schweinehirtenturm (= porkvartista turo)
- Gänsehirtenturm (= anservartista turo)
- Kaiserturm (imperiestra turo
- Turm opp'n Tittenplan (bovinvartista turo)
- Kruschitzkyturm
- Pulverturm
- Mertensturm
- Spiegelsturm
|
[redaktu] Famaj gefiloj de la urbo
- Johann Andreas Quenstedt (1617-1688), reprezentanto de la luterana ortodoksio
- Dorothea Erxleben (1715-1762), la unua germana kuracistino
- Johann Heinrich Rolle (1716-1785) komponisto kaj muzikpedagogo
- Friedrich Gottlieb Klopstock (1724-1803) fondinto de la t.n Erlebnisdichtung (= travivaĵa poezio) kaj de la germana malracionalismo
- Carl Friedrich Cramer (1752-1807) filologo pri antikvaj lingvoj kaj lingvisto
- Johann Heinrich Besser (1775-1826) eldonisto
- Johann Christoph Friedrich GutsMuths (1759-1839) "patro" de la germana gimnastikado
- Carl Ritter (1779-1859) fondinto de la scienca geografio
- Julius Wolff (1824-1910) Ehrenbürger, poeto kaj aŭtoro
- Dr. Gustav Brecht (1830-1905), honora civitano de la urbo
- Robert Bosse (1832-1901), honora civitano, prusa ministro pri kulturo
- Albert Becker (1834-1899), komponisto
- Fritz Graßhoff (1913-1997), poeto, pentristo, ŝlagrotekstisto
- Richard Anders (*1928) skulptisto
- Leander Haußmann (*1959) filmreĝisoro (i. a. "Sonnenallee", "Herr Lehmann", "NVA")
- Regina Ziegler (*1944), filmproduktistino
[redaktu] Ekstera ligo
Oficiala hejmpaĝo de Quedlinburg
Saksio-Anhalto | ![]() |
---|---|
Regionaj subdistriktoj | |
Altmarkkreis Salzwedel ~ Anhalt-Zerbst ~ Aschersleben-Staßfurt ~ Bernburg ~ Bitterfeld ~ Bördekreis ~ Burgenlandkreis ~ Halberstadt ~ Jerichower Land ~ Köthen ~ Mansfelder Land ~ Merseburg-Querfurt ~ Ohrekreis ~ Quedlinburg ~ Saalkreis ~ Sangerhausen ~ Schönebeck ~ Stendal ~ Weißenfels ~ Wernigerode ~ Wittenberg |
|
Eksterregionaj urboj | |