Růženec
El Vikipedio
Růženec estas nomo de eksa vilaĝo (germane Rosenkranz). La vilaĝo estiĝis fine de la 16-a jarcento apud gastigejo survoje al Klodsko kaj ĝi troviĝis proksimume 6 km sude de Bílá Voda, ĉe limo kun Klodsko. En 1836 ĉi tie vivis 63 loĝantoj en 11 domoj kaj en 1900 47 loĝantoj en 12 domoj. Post la jaro 1945 la vilaĝo estis forloĝigita kaj ĝi restis absolute forlasita, en 1961 pioniraro deŝiris la restaĵojn de la domoj kaj estis finite...