R S-84 "Arnošt"
El Vikipedio
R S-84 "Arnošt" estas infanteria unuflanka fuorto, kiu estis konstruita sur domina altaĵo Anenský vrch proksimume 2 km norde de fuortaro Hanička. Ĝi povis priregi per sia ĝemelo de mitraloj spacon ĝis malantaŭ dekstre situanta R S-83 "Chata". La spaco sub la fuorto hodiaŭ estas trarigardebla arbarhakejo. Inter R S-84 kaj R S-83 estas lokigitaj du enmetitaj plifortigitaj malpezaj objektoj. La spaco maldekstre de la fuorto estis priregata sole per mitralo el kloŝo, ĉar en senpera proksimeco troviĝas R S-85 "Anna", alia infanteria fuorto lokigita sur montopinto de Anenský vrch.
Post eventoj de munkena interkonsento kaj sekva okupo de ĉeĥoslovaka limregiono de nazia Germanio en 1938 la kloŝo estis elŝirita. La kreneloj konserviĝis.
Sektoro Rokytnice v Orlických horách | ||
Sekvanta: | Antaŭa: | |
R S-85 | R S-84 "Arnošt" | R S-83 |