Rafael Sánchez Ferlosio
El Vikipedio
Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO estas hispana verkisto, elstara membro de la t.n. Generacio de 1950. Li naskiĝis en Romo la 4-an de decembro de 1927.
Li estas filo de la ankaŭ verkisto Rafael Sánchez Mazas, falangisto kaj ĉefrolulo de la lastatempe fama romano (kaj poste filmo) Soldatoj de Salamina de Javier Cervas.
Kvankam li famiĝis per la verkado de romanoj, li lastatempe dediĉas sin ekskluzive al la eseo kaj al la skribado de ĵurnalaj artikoloj. En 2004 Sánchez Ferlosio ricevis la premion Cervantes.
[redaktu] Ĉefaj verkoj
- Industrias y andanzas de Alfanhuí ("Faroj kaj aventuroj de Alfanhuí", 1952), romano.
- El Jarama ("Rivero Jarama", 1955), romano.
- Las semanas del jardín ("La ĝardenaj semajnoj", 1974), eseo.
- Non Olet ("Ne odoras"), eseo.
- Rakontoj Y el corazón caliente ("Kaj la koron varma") kaj Dientes, pólvora, febrero ("Dentoj, pulvo, februaro").
- Ensayos y artículos ("Eseoj kaj artikoloj", 1992).
- El testimonio de Yarfoz ("La atesto de Yarfoz", 1986), romano.
- Vendrán más años malos y nos harán más ciegos ("Plu venos mavaj jaroj kaj faros nin pli blindaj", 1993), penseroj kaj poemoj.
- El alma y la vergüenza ("La animo kaj la honto", 2000), eseo.
- La hija de la guerra y la madre de la patria ("La filino de l' milito kaj la patrino de l' patrujo", 2002), eseo.