Rana dalmatina
El Vikipedio
Longkrura aŭ longsalta aŭ facilmova rano (Rana dalmatina) apartenas al familio ranedoj (Ranidae), al grupo de brunranoj, kun kampara rano (R. temporaria) kaj marĉa rano (R. arvalis). El ili tri, la lonkrura rano havas la plej longajn krurojn, rilate al la korpolongo. Danke al tio, ĝi povas trapasi longajn distancojn dum fuĝado per saltegoj. Ĝia maksimuma longo inter la nazopinto kaj la kloaka aperturo estas 6-7 cm, la maskloj ĉiam pli malgrandaj. Ĝia dorso estas bruneta, ofte kun longa hela strio. La ventra flanko eatas flavblanka, kiu hvas ĉe kelkaj indviduoj rozkoloran, marmoran paternon. Dum la nutotempo, la maskloj havas la koloron de ŝtala blu-griza. Nur laŭ la kolornuancoj, gi estas distingebla nur por spertuloj.
Ĝi vivas en la meza kaj suda partoj de Eŭropo, mankas en Iberio kaj la Britaj insuloj. La norda disvastiĝa areo etendiĝas al la Öland-insulo de Svedio, oriente ĝi vivas ĝis la Prut-rivero. Ĝi ŝatas la arbarajn lokojn, ĝi troviĝas en la falfoliaj kaj ĉiamverdaj arbaroj, sed ne malofte gastas sur alta herbaro.
Ĝi travintrumas nur tre mallonge kaj aperas jam inter la unuaj ĉe la ovodemetejoj, n hUngario eĉ fine de februaro. Mal al la du menciitaj specioj, la longkruraj ranoj ne formas ĥoruson kaj la tenispilko-similajn ovamasojn demetas disŝute. La ranidoj eloviĝas fine de marto, meze de aprilo kaj la ranoj forlasas la akvon ajm post 2-3 semajnoj. Sur la tero ili manĝas senvertebrulojn de la grundo.
Ili komencas la travintrumon en novembro (depende de la vetero) en la tero, malofte grunde de lagoj, en la ŝlimo.