Regula esprimo
El Vikipedio
En komputiko regula esprimo (mallonge regesp, ang. regexp) estas ĉeno kiu egalas serion da ĉenoj laŭ certaj sintaksaj reguloj. Regulaj esprimoj uzatas en multaj tekstredaktiloj kaj utilas por serĉi kaj redakti pecon da teksto laŭ certa ŝablona rekono. Multaj programadaj lingvoj subtenas regulaj esprimoj por ĉenredaktado. Ekzemple Perl kaj Tcl enhavas potencegajn funkciojn enmetitajn en iliajn sintaksojn. La serio de iloj (inklusive la redaktilo ed kaj la filtro grep provizita de Unikso-distroj) estis la unuaj kiu popularigis la koncepton de regulaj esprimoj.