Reinhard Bütikofer
El Vikipedio
Reinhard Hans BÜTIKOFER (naskiĝis la 26-an de januaro 1953 en Mannheim) estas germana politikisto de la verda partio Bündnis 90/Die Grünen.
La 8-an de decembro 2002 li fariĝis kune kun Angelika Beer unu el la du prezidantoj de Bündnis 90/Die Grünen. La 2-an de oktobro 2004 oni konfirmis lian prezidantecon (kiun li daŭrigis kune kun Claudia Roth.
[redaktu] Reinhard Bütikofer kaj Esperanto
En la 1960-aj jaroj, Bütikofer lernis Esperanton en kurso de Helmut Rössler. Poste li dum ĉ. 10 jaroj aplikis la lingvon, i.a. kiel abonanto de El Popola Ĉinio. En la 1980-aj jaroj, li estis urba deputito en Heidelberg kaj tenis kontaktojn al la tiea Esperanto-grupo.