René Ladevèze
El Vikipedio
René LADEVÈZE (naskiĝis la 28-an de novembro 1885 en Agen, Francio; mortis la 14-an de julio 1913) estis franca esperantisto, interpretisto de la „Hamburg-Amerika Linie“. Li mortis mallonge antaŭ gefianĉiĝo kun Hamburg-a Esperantistino. Esperantisto de ĉ. 1905. Laŭ ekzemplo de Cart li instigis al Esperantaj ekzamenoj ankaŭ en Germanujo kaj kompilis Demandaron, 1911. Gvidis kursojn, aranĝis kun d-ro Mybs E-ajn festojn, kiuj montris la gajan flankon de la mondlingvo per vorto, kanto kaj ludo. Estis sekr. de la Vegetara Ligo Esperantista.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |