Retpoŝtilo
El Vikipedio
Retpoŝtilo estas programaro, per kiu oni povas sendi kaj ricevi retpoŝtaĵojn.
[redaktu] Specoj
- loka retpoŝtilo dialogas kun servilo, kiu peras la poŝtaĵojn. Per senda protokolo, kia smtp, la retpoŝtilo vojigas la sendatajn leterojn. Per riceva protokolo, kiaj pop aŭ imap, ĝi informiĝas pri ricevaĵoj kaj enŝutas ilin en la lokan komputilon.
- enreta retpoŝtilo aŭ retkesto estas programo, kiu mem estas provizita de la servilo. Ĝi funkcias en ordinara ttt-legilo, kaj ebligas teleregadon de la poŝtaĵoj: oni vidas la ricevaĵojn kaj preparas la sendotaĵojn en la ttt-legilo, sed ili ne konservas sur la loka komputilo.
[redaktu] Ekzemploj
Lokaj retpoŝtiloj:
- Mutt - Outlook Express - Mozilla Thunderbird
Enretaj retpoŝtiloj:
- Gmail - Hotmail - Yahoo