Revpensado
El Vikipedio
Revpensado estas konfuzado de la propraj revoj kaj deziroj kun la realaj faktoj kaj okazaĵoj.
Tiel ĉi esperantigis István Ertl la anglan esprimon "wishful thinking"( germane:"Wunschdenken").
Revpensanto ĉiam atendas evoluon nur pozitivan (el propra vidpunkto) kaj ne demandante pri pruvoj de tiu prognozo, bazas siajn planojn kaj agojn je ĝi.