Rezistilo
El Vikipedio
Rezistilo estas malaktiva parto de elektra cirkvito, ideale karakterizita nur per rezistanco. Ĉi tio signifas, ke por ideala rezistilo ĉiam devas esti vera leĝo de Ohm: eka grandeco de tensio sur la rezistilo proporcias al kurento en ĝi U(t)=R I(t). Realaj rezistiloj pli aŭ malpli proksimiĝas al la idealo: ili povas havi ankaŭ parazitan kapacitancon, parazitan induktancon kaj mallinearecan karakterizon pri tensio/kurento .
Ili havas kodon por scii la valoron de la rezistilo.
La kodo estas
0 estas nigra 1 estas bruna 2 estas ruĝa 3 estas oranĝa 4 estas flava 5 estas verda 6 estas blua 7 estas purpura 8 estas griza 9 estas blanka
legataj delive dekstren, la du unuaj koloroj konsistigas nombron de du ciferoj, la tria indikas potencon de dek, per kiu oni multobligu tiun nombron.
Do ekzemple, rezistilo de 4,7 kilomoj kodiĝas jene: flava, purpura, ruĝa.
Oni kalkulas tiel: 4,7 kilomoj estas 4700 omoj, do 47 x 100, kaj 100 estas 10 potenco 2, do pro tio la potenca koloro estas ruĝa.
Kaj estas kvara koloro por montri kiel preciza estas la valoro, sed la koloroj estas iom malsamaj kompare al la ĉi-supraj (ekzemple ili inkluzivas oran kaj arĝentan...)
[redaktu] Desegno de rezistiloj en skemoj
[redaktu] Cirkvitoj kun rezistiloj
En seria kunigado, la rezistancoj sumiĝas
R=R1+R2+R3+...
En paralela kunigado sumiĝas la konduktancoj (grandoj inversaj al la rezistancoj)
1/R=1/R1+1/R2+1/R3+...
En kazo de kompleksa cirkvito, oni disdividas ĝin en simplaj subcirkvitoj, kie rezistiloj estas kunigitaj jen serie, jen paralele, kaj anstataŭas ilin, ĉiu per unu nura ekvivalenta rezistilo, kalkulita laŭ la ĉi-supraj indikoj. Oni refaras tiun proceduron ĝis kiam la tuta cirkvito resumiĝas al unu nura rezistilo.
- Noto: tiu metodo ne ĉiam efikas, kelkaj kompleksaj cirkvitoj ne povas esti kalkulitaj tiel (ekz. cirkvito en formo de kubo, kun rezistilo sur ĉiu eĝo.)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.lalena.com/audio/electronics/color
- http://sound.westhost.com/pots.htm
- http://www.interq.or.jp/japan/se-inoue/e_resistor.htm
- http://www.seas.upenn.edu/ese/rca/calcjs.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |