Richard Schumann
El Vikipedio
Richard SCHUMANN (ŝuman), germano, doktoro pri filologio kaj d-ro inĝeniero h. k., prof. en Teknika Altlernejo en Wien. Naskiĝis la 9-a de majo 1864 en Glauchau, Germanio. Verkoj astronomiaj, geodeziaj kaj matematikaj. Ekinteresiĝis pri Esperanto depost 1900 (mondekspozicio Paris). Lernis Esperanton en 1910 kaj gvidis kurson samjare en Teknika Altlernejo de Aachen. En 1914 „Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj“ en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi lektoraton por Esperanto, 1915 la profesoraro, 1916 la ministerio konsentis tion.