Rita Hayworth
El Vikipedio
Rita HAYWORTH, origine: Margarita Carmen CANSINO (naskiĝis la 17-an de oktobro, 1918, mortis la 14-an de majo, 1987) estis usona aktorino. En la 1940-aj jaroj, kiam ŝi havis siajn plej brilajn sukcesojn, ŝiaj ŝatantoj nomis ŝin Love Goddess (= diino de la amo).
[redaktu] Vivo
Rita Hayworth naskiĝis en Novjorko, kiel filino de la dancinstruisto Eduardo Cansino kaj la iama dancistino Volga Hayworth (foje skribita Haworth). Influite de siaj gepatroj Rita jam ege frue aperis dancante sur scenejoj. Dum tia prezento ŝi kaptis la atenton de hazarde ĉeestanta produktoro, kaj li invitis ŝin al Hollywood.
Komence, en pluraj malgrandaj filmroloj, ŝi ankoraŭ uzis sian nomon Rita Cansino. Kiam ŝi subskribis kontrakton kun la firmao Columbia, al la ĉefo ne plaĉis la nomo Cansino, kaj ŝi ŝanĝis sian nomon laŭ la nomo de sia patrino al Rita Hayworth.
Famon ŝi akiris en la jaro 1939, per rolo en la filmo Only Angels Have Wings. Ŝia filmpartnero estis Cary Grant. Dum la sekvaj jaroj ŝi en pluraj muzikfilmoj, apud Gene Kelly kaj Fred Astaire, montris sian talenton por kantado, dancado kaj aktorado.
Kulmino de ŝia kariero estis la ĉefrolo en la filmo Gilda (1945). Kune kun sia tiama filmpartnero Glenn Ford ŝi aperis poste en kvar pliaj filmoj, inter alie The Loves of Carmen, kiu estis filmigo de la fama novelo Carmen de Prosper Mérimée.
En la jaro 1947 Rita Hayworth kun sia tiama edzo Orson Welles faris la filmon The Lady from Shanghai. Komence tiu ĉi filmo ne estis tre sukcesa, sed dum la sekvaj jaroj ĝi fariĝis kulta filmo.
La edzeco kun Orson Welles rompiĝis kaj en la jaro 1948 ŝi edziniĝis al la princo Aly Khan. Ŝi ekde tiam ne plu aperis en kinofilmoj – ĝis 1952, kiam la paro disiĝis. Ŝia unua filmo post la paŭzo estis Affair in Trinidad.
Siajn antaŭajn sukcesojn Rita Hayworth dum la 1950-aj jaroj ne povis ripeti. Menciindas tamen la biblia filmo Salome, Fire Down Below (kun Jack Lemmon kaj Robert Mitchum), la muzikfilmo Pal Joey (kun Frank Sinatra kaj Kim Novak) kaj la vakera filmo They Came to Cordura (kun Gary Cooper).
En la 1960-aj jaroj Rita Hayworth aperis inter alie en la dramo Circus World, kiu temas pri la vivo de artistoj en cirko. Sian lastan rolon ŝi prezentis en la vakera filmo The Wrath of God en 1972.
Rita Hayworth mortis en 1987 en Novjorko.
[redaktu] Listo de filmoj
- Only Angels Have Wings (1939)
- The Lady in Question (1940)
- The Strawberry Blonde (1941)
- Gilda (1945)
- The Loves of Carmen (1948)
- The Lady from Shanghai (1947)
- Affair in Trinidad (1952)
- Salome (1953)
- Fire Down Below (1957)
- Pal Joey (1957)
- They Came to Cordura (1959)
- Circus World (1964)
- The Money Trap (1966)
- The Wrath of God (1972)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.imdb.com/name/nm0000028
- http://www.suspense-movies.com/stars/rita-hayworth
- http://www.thegoldenyears.org/hayworth.html
- http://www.classicactresses.com/rita.html
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |